Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/2

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En la unuaj tagoj de Majo du kunloĝantoj kaj amikoj—la juristo Aŭgusto Siksten kaj la kuracisto Leono Monblero—devis disiĝi je longa tempo. Aŭgusto devis transveturi en la urbon N., kie li ricevis la oficon de helpisto de profesoro ĉe la tiea universitato; Leono do restis sur la loko kaj intencis daŭrigi tie ĉi sian medicinan praktikon ĝis la doktora ekzameno, al kiu li jam longe prepariĝadis.

Ne facile estis disiĝi al la junaj homoj, kiuj tre amis unu alian. Ambaŭ inteligentaj kaj noblaj, ambaŭ aldonitaj al siaj sciencaj laboroj, ili havis multajn komunajn punktojn kaj, dank’ al la longedaŭra kunloĝado, forte proksimiĝis unu kun alia. Nur unu sola cirkonstanco, kaj nur en la lasta tempo, ilin iom disunuigis: tio ĉi estis malkonsento en la opinioj pri la disvastiĝanta lingvo internacia Esperanto.

Flamiĝema, movema kaj fortirebla, Aŭgusto fariĝis varma adoranto de la nova ideo, kiu kvankam ne detiris lin de la ĉefa temo de lia vivo—jurista scienco—tamen tre influis je lia animo kaj multe dislarĝigis lian spiritan horizonton. Leono do laŭ sia naturo estis multe pli malvarma kaj ne tiom prudenta, kiom obstina. Li jam longe signis al si la celon por la vivo kaj celadis al ĝi senlace, pedante kaj sukcese, kaj tial dekonduki lin de tiu ĉi vojo kien ajn flanken estus ne facile. Je la Esperantaj forlogiĝoj kaj okupoj de sia amiko, Aŭgusto, li rigardis de alte, kiel je liberopensado, kaj restadis surda al ĉiuj liaj argumentoj kaj admonoj.

Pro tiu ĉi objekto inter la junaj homoj okazis eĉ iom da interpuŝiĝoj kaj ilia amikeco fariĝis iom post iom pli malvarma.

Ĉio tio ĉi tre ĉagrenadis Aŭguston, ne sole tial, ke li vere amis Leonon, sed ĉefamaniere tial, ke Monblero povus esti tre utila al la afero Esperanta. Li estis tre riĉa kaj ne sole ne avara, sed eĉ, kie li trovis bezona, tre malavara kaj