Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/24

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La suno jam proksimiĝis al la horizonto; en la ĉambron alportadis sin malseka, parfuma bonodoro de sovaĝaj floroj, sed la kuracisto ne rimarkadis tion ĉi, daŭrigante sidi senmove sur la antaŭa loko kun la okuloj, direktitaj sur la kuŝantan apud liaj piedoj ekĉifitan stelon. Malfacile estus imagi al si pli grandan malamikon de Esperanto, ol estis nun Monblero. La propagando de Aŭgusto, komencita bone, alkondukis, dank’ al lia mallerteco, al la plej malĝojaj rezultatoj kaj por eterne pereigus la kuraciston por Esperanto, se ne unu okazo, tiu ĉi granda kreisto de la plej feliĉaj iafoje kombinoj de nia vivo.

Monblero estis subite vekita per ia neatendita bruado en la korto. Iu subveturis al la parko; aŭdiĝis ree la maltrankviligita voĉo de la ĝardenisto; iu eniris en la antaŭĉambron....

—Tio ĉi estas la malnoblulo Siksten—ekflugis en la kapo de la kuracisto; lia sango ekbolis; li premis la pugnojn kaj iris al la pordo.... Sed sur la sojlo aperis ia ĉarma ekzistaĵo. La malrektaj radioj de la subiranta suno per hela ventumilo lumigis la mirindan vizaĝon de la nekonatulino, ŝian belege skizitan talion, ŝiajn nigrajn okuletojn kaj rozajn malgrandajn manetojn....

Tio ĉi estis la nova posedantino de la bieno de s-ro Marei.

—Ĉu vi esperas, sinjoro?—eksonis la metala voĉo de la alveninta.

—Ho jes, sinjorino.... mi.... mi varme esperas! ekmurmuris la ensorĉita Monblero kaj repuŝiĝis konfuzita posten, por kovri per si sian ĉifitan stelon....


Post kvar tagoj la kuracisto kaj la fraŭlino Mario (la nova posedantino de la bieno de Marei) estis feliĉaj gefianĉoj....


Post 15 monatoj Monblero skribis al Siksten: „Plej kara amiko! Hodiaŭ matene mia kara Mario naskis al mi tre belan malgrandan esperantisteton. Ĝis la kvina jaro de