Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/11

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 11 —

pagojn de Entreprenoj, por anoncoj, eblajn donacojn al UEA k.t.p., plie en certaj regionoj ankaŭ la kotizojn.

En regionoj, kie la kotizoj estas kolektataj de la grupa aŭ landa kasisto, ĉi tiu donu al la Delegito, komence de Marto, liston de la pagintaj kaj de la rememorigataj membroj.

La Delegito kvitancas skribe ĉiujn por la Asocio ricevitajn monsumojn, sed ne estas kompetenta fari en ĝia nomo mendojn aŭ elspezojn.

Fervorajn Delegitojn la Direktoro rajtas rekompenci per premioj, plie li povas disponigi krediton por administraj elspezoj al Delegitoj kun granda korespondado. Por varbo de Subtenantoj, entreprenoj, abonoj, anoncoj k.t.p. la Estraro povas fiksi procentaĵojn favore al la Delegitoj kaj al la teritoriaj administrantoj.

24. La Delegiteco estas honora ofico.

La Delegito rajtas rifuzi laŭregularan peton de servo, kiun li kredas ne akordigebla kun lia honoro aŭ konscienco. Li sciigas pri tio la petinton.

Al membroj, kiuj misuzas la aranĝojn de la Asocio, li rajtas rifuzi siajn servojn, informante la petinton kaj la Direktoron.

Libervole farante servojn al ne-membroj, li klopodas ilin varbi por UEA. Li nek faras servojn, nek metas aranĝojn de la Asocio al la dispono de personoj, kiuj nur volas profiti je ĝi.

25. Delegitoj estas nomataj aŭ elektataj ĉiun trian jaron. Intertempe nomitaj Delegitoj funkcias ĝis la fino de la periodo.

En landoj, kies asocio aligis siajn membrojn, la grupoj aŭ la landa estraro nomas la Delegitojn, interkonsente kun la Ĉefdelegito.

En la aliaj landoj la Delegitoj estas nomataj de la Ĉefdelegito aŭ Direktoro, se loĝas en la regiono malpli ol dek aktivaj membroj. En regionoj pli gravaj, la aktivaj membroj elektas mem sian Delegiton, konforme al la sekventa artikolo.

26. En regionoj kun minimume dek aktivaj membroj la Delegito kunvenigas la membrojn almenaŭ unufoje ĉiujare,