Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/12

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 12 —

prefere dum aŭtono. Kunveno devas esti aranĝata: por elekti Delegiton, kaj se tion petas kvinono de la aktivaj membroj aŭ la Direktoro.

La ĉefaj traktotaĵoj estas konatigataj per invitilo, unu semajnon antaŭe. La kunveno elektas prezidanton kaj protokoliston, aŭdas la raporton de la Delegito, esploras faritajn proponojn kaj fiksas laŭ ili la regionan agadon de la Asocio. La Delegito ne estas elektebla kiel prezidanto de kunveno. Laŭ postulo de la Delegito aŭ de kvinono de la ĉeestantoj, oni voĉdonas skribe.

La elekto de Delegito aŭ Vicdelegito nur valoras, se ĉeestas minimume la duono de la aktivaj membroj, kaj se la kandidatoj ricevas pli ol la duonon de la voĉoj de la kunvenintoj. Se tiuj kondiĉoj ne estas plenumataj, la ĉeestantoj decidu, ĉu oni aranĝos novan kunvenon aŭ voĉdonos per la poŝto. Tiun duan fojon sufiĉas la simpla plimulto de la donitaj voĉoj.

27. La nomoj de ĉiuj novaj Delegitoj estas publikigataj en la Oficiala revuo. Se ĝis 30 tagoj post ĝia forsendo neniu aktiva membro protestas pro grava kaŭzo, la nomado aŭ elekto fariĝas valida. Intertempe la Delegito funkcias provizore.

Se la Direktoro opinias, ke nova Delegito ne taŭgas por la ofico, li haltigas la publikigon, informante la rifuziton pri siaj motivoj. Ĝis 30 tagoj post oficiala informo pri kontraŭstaro de iu membro aŭ de la Direktoro, la rifuzito aŭ liaj elektintoj povas peti la finan decidon de la Prezidanto.

Dum oficperiodo, la Delegitoj povas nur esti revokataj de sia ofico per procedo de oficiala plendo. Se dum tia periodo la rajto nomi Delegitojn transiras al Landa Asocio, ĉi tiu akceptas la funkciantajn Delegitojn, kiuj estas ĝiaj membroj aŭ deklaras sin pretaj membriĝi.

28. Delegito, kiu ne plu povas funkcii pro foriro el la regiono, grava malsano, k.t.p. informu kiel eble plej baldaŭ la Ĉefdelegiton aŭ Direktoron. Se la Delegito tion ne faras, tiam skribu la Vicdelegito. En regionoj kun minimume dek