Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/13

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 13 —

aktivaj membroj, kiuj rajtas mem elekti Delegiton, la Vicdelegito okazigu propra-iniciate novelekton en tempolimo de sesdek tagoj.

La nova Delegito reprenas de la antaŭa Delegito, aŭ de la Vicdelegito, intertempe funkciinta, la tutan materialon de UEA kaj el la aktoj tion, kion li bezonas por sia agado.

29. Honoraj Reprezentantoj de UEA estas personoj, nomitaj de la Estraro por certa aŭ ne limigita daŭro, kiuj pro sia sperto, aŭtoritateco aŭ socia pozicio povas utili al la movado. Ili patronas la propagandon, helpas okaze de klopodoj ĉe aŭtoritatoj, institucioj k.t.p., kaj reprezentas, interkonsente kun la Delegito, la Asocion ĉe manifestacioj. Ili devas esti rekomendataj de Ĉefdelegito aŭ de landa asocio, kaj ne havas administran rolon.

Ĉefdelegitoj.

30. Ĉefdelegito estas la administra reprezentanto de UEA en lando aŭ granda landparto. Lia agadkampo nomiĝas Teritorio. La personaj kondiĉoj pri la Delegitoj validas laŭsence por la Ĉefdelegito kaj lia anstataŭanto. Ili funkcias laŭ trijaraj periodoj.

Lando kies asocio aligis siajn membrojn, formas unu teritorion. La Ĉefdelegito kaj lia anstataŭanto estas nomataj de la Landa Asocio interkonsente kun la Prezidanto de UEA.

Ĉefdelegito en tia lando direktas la agadon kaj propagandon de UEA, celante praktikan kunlaboron kun la Landa Asocio.

Li fiksas kun aprobo de la Direktoro la regionojn kaj iliajn limojn, kaj zorgas por nomado de taŭgaj Delegitoj, interkonsente kun la grupoj aŭ la Landa Asocio. Li gvidas la Delegitojn, kontrolante ilian laboron kaj la funkcion de la servoj. Li pritraktas en unua instanco plendojn kontraŭ membroj kaj Delegitoj.

Li estas responda ke la administrado de la membroj fariĝu precize laŭ la reguloj de la Centra Oficejo. Speciale li atentas la membro-kontrolon, plie la teritorian libro-tenadon, en kiu estu kreditigataj al UEA ĉiuj por ĝi enkasi-