Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/14

Ĉi tiu paĝo estis validigita
— 14 —

gataj monsumoj. La koncernan bonhavon li sendigas al la Centra Kaso, laŭ instrukcio de la Direktoro.

Li sendas ĝis fino de Novembro al la Centra Oficejo raporton pri sia agado; plie li raportas dum la jarkunveno de la Landa Asocio kaj je aliaj bonaj okazoj pri UEA, varbas por ĝi kaj priparoligas eblajn proponojn aŭ plendojn.

Laŭbezone la Estraro de UEA povas doni al Ĉefdelegito specialajn taskojn kaj kompetentecojn.

31. En landoj, kies asocio ne aligis siajn membrojn, la teritorioj estas fiksataj de la Estraro; ĉu laŭ propra iniciato, ĉu laŭ peto de almenaŭ 15 najbaraj Delegitoj, kiuj kune reprezentas minimume 75 aktivajn membrojn. La Estraro ĉiam rajtas dividi aŭ kunigi teritoriojn.

La Estraro nomas la Ĉefdelegiton kaj lian anstataŭanton. En teritorioj kun minimume 15 Delegitoj kaj 75 membroj, la Delegitoj mem elektas la Ĉefdelegiton kaj anstataŭanton, kun aprobo de la Prezidanto de UEA.

La Ĉefdelegito havas laŭsence la rajtojn kaj taskojn fiksitajn en la antaŭa artikolo. Plie li nomas memstare la Delegitojn en regionoj kun malpli ol dek aktivaj membroj; li peradas la rilatojn de la Delegitoj kun la Centra Oficejo, atentas la ĝustatempan enkasigon de la kotizoj kaj koncentrigas la administron de la membroj ĉe si aŭ ĉe teritoria sekretariejo, de li kontrolata.

Li okazigas teritoriajn kunvenojn, konforme al la du sekvantaj artikoloj.

32. La Ĉefdelegito kunvenigas la Delegitojn kaj la aliajn membrojn de sia teritorio almenaŭ unu fojon jare, prefere dum nacia esperantista kunveno. Li raportas, priparoligas la agadon de UEA, k.t.p. Tiuj kunvenoj decidas ĉion, kion ili juĝas utila al la progreso de UEA en la teritorio. La procedo estas laŭsence la sama kiel dum loka kunveno, sed Ĉefdelegito kaj anstataŭanto, elektitaj de la Delegitoj, ne rajtas funkcii kiel prezidanto aŭ protokolisto. La Delegitoj povas doni voĉrajton al la ĉeestantaj aktivaj membroj, escepte pri elekto de Ĉefdelegito.