Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/15

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 15 —

33. En teritoriaj aferoj ĉiu Delegito havas unu voĉon. La kvinono el ili kaj same la Direktoro rajtas peti, ke la Ĉefdelegito organizu korespondan voĉdonadon pri elekto aŭ alia grava negoco. La elekto de Ĉefdelegito kaj anstataŭanto fariĝas ordinare dum kunveno, alie per poŝto. Elekto nur validas, se voĉdonis almenaŭ la duono, de la teritoriaj Delegitoj, kaj se la kandidatoj ricevis pli ol la duonon de la voĉoj. Se du korespondaj voĉdonadoj ne donis rezultaton, decidas la Prezidanto.

34. Teritoria Sekretario estas la helpanto de la Ĉefdelegito, laŭbezone nomata de li, interkonsente kun la Direktoro. En grandaj teritorioj povas funkcii pluraj Sekretarioj, laŭ landpartoj. Sekretario aŭ administranto de Landa Asocio povas esti samtempe Teritoria Sekretario.

La Sekretario prizorgas la laborojn de la teritorio kaj faras laŭ la cirkonstancoj servojn, anstataŭ la Delegitoj.

35. La kostoj de la administrado de la aktivaj membroj kaj aliaj teritoriaj elspezoj estas pagataj per depreno el la enspezoj, ĉu laŭ procentaĵo, ĉu en formo de speciala rabato por ĉiu kategorio de kotizoj, ktp. Laŭ propono de la Direktoro, la Estraro starigas la kondiĉojn kaj fiksas laŭ cirkonstancoj la parton, donotan al la Landa Asocio.

La jarpago de Landa Asocio por aligo de ĝiaj membroj ne estas teritoria enspezo kaj iras rekte al la Centra Kaso. Por la administro de la simplaj membroj, UEA ne donas kompenson, sed liveras proprakoste al la Landa Asocio la bezonatan nombron de kutimaj internaciaj membrokartoj.

Per la enspezoj el servoj, vendoj, donacoj kaj aliaj flankaj gajnoj la Ĉefdelegito povas krei Teritorian Kason, kiu servas por propagando kaj malgrandaj elspezoj. La Ĉefdelegito aŭ lia Sekretario ĝin administras, kontroligas ĝin ĉiujare de du Delegitoj, kaj indikas ĝian staton kaj ĉefajn spezojn en la jarraporto. La havaĵo de tia kaso apartenas al UEA, sed la Asocio ne estas responda pri ŝuldoj.