Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/16

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 16 —

IV. Centra Organizo.

Komitato.

36. La gvido de la Esperanto-movado kaj de la Asocio estas konfidata al la Centra Komitato de UEA.

Ĝi estas elektata ĉiun trian jaron dum aŭtono kaj konsistas el: Komitatanoj, elektitaj de tiuj Landaj Asocioj, kiuj aligis siajn membrojn;

Komitatanoj, elektitaj de la Ĉefdelegitoj kaj Delegitoj, en la ceteraj landoj kaj

Komitatanoj, elektitaj de la supraj Komitatanoj.

37. Ĉiu Landa Asocio, kun 200 ĝis 1000 regulaj membroj, elektas unu Komitatanon, kaj plian por ĉiu komencita milo. Validas la oficiala nombro de la regulaj membroj, je la 30-a de Junio de la elektjaro, por kiuj la Landa Asocio sendis la pagpromeson. Dum la oficperiodo ne estu aldonataj pliaj Komitatanoj, sed povas esti anstataŭataj la eksiĝintoj. Landa Asocio kun malpli ol 200 regulaj membroj nomas membron de la Konsilantaro.

En landoj, kie ne ekzistas landa asocio, aŭ kies asocio ne aligis siajn membrojn, la Ĉefdelegitoj kaj Delegitoj elektas kune po unu Komitatanon, por ĉiu kvincento aŭ komencita kvincento da membroj. Se dum oficperiodo fariĝas lokoj liberaj, la Komitato povas nomi anstataŭanton, kaj ĝi devas fari tion, se alimaniere grava lando aŭ grupo de landoj ne estus reprezentata.

Se la nombro de la Komitatanoj, elektitaj de la Landaj Asocioj kaj de la Delegitoj, superas 30 personojn, la Komitato rajtas plialtigi proporcie la supre fiksitajn elektciferojn.

Por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj pri administro aŭ propagando, kaj de samideanoj internacie konataj, la Komitatanoj elektitaj de la Landaj Asocioj kaj de la Delegitoj povas kompletigi la Komitaton, elektante pliajn Komitatanojn ĝis la triono de sia propra nombro.

Direktoroj kaj oficistoj de UEA ne povas esti Komitatanoj.