Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/17

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 17 —

Ĉiuj Komitatanoj estas samrajtaj, reelekteblaj, kaj voĉdonas sen instrukcioj.

38. La Komitato:

Elektas inter siaj membroj la Prezidanton, unu aŭ plurajn Vicprezidantojn kaj la Estraron;

nomas unu aŭ plurajn Direktorojn kaj la Redaktoron;

rajtas nomi Honoran Prezidanton kaj Honorajn Membrojn;

fiksas la ĝeneralan agadon de UEA konforme al la voĉdonoj de la Delegitoj, laŭeble konsiderante la deziresprimojn de la Konsilantaro kaj de la Universalaj Kongresoj;

akceptas Landajn Asociojn;

kontraktas kun societoj pri favorkondiĉoj;

starigas la normprezojn de la kotizoj kaj de l'atestoj de la Garantia Kapitalo;

kontrolas la administron de la asocia kapitalo;

voĉdonas pri la jara raporto kaj bilanco;

decidas pri apelacioj kaj pri aliaj aferoj al ĝi rezervitaj.

39. La Prezidanto de UEA reprezentas la Asocion kaj subskribas kun Direktoro la ĉefajn dokumentojn. Li prezidas la Komitaton, la Estraron kaj la laborkunsidojn de la Universalaj Kongresoj. Li kontrolas, almenaŭ unufoje ĉiujare, la Centran Oficejon. Persone, aŭ ilin transdonante al alia Komitatano, li plenumas la pliajn taskojn al li donitajn en tiu statuto aŭ en ĝeneralaj regularoj. En urĝaj okazoj li havas la kompetentecojn de la Estraro, al kiu li raportu plej baldaŭ.

La Vicprezidantoj helpas kaj anstataŭas la Prezidanton.

Estraro.

40. La Estraro de UEA konsistas el la Prezidanto, unu Vicprezidanto, kaj el tri aŭ kvin pliaj Komitatanoj. Tamen ne estas elekteblaj profesiaj direktantoj kaj oficistoj de esperantistaj societoj aŭ institucioj. La anoj de la Estraro