Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/18

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 18 —

loĝu prefere en landoj ne tro malproksimaj de la asocia sidejo kaj deklaru sin pretaj partopreni laŭeble la Universalajn Kongresojn kaj la printempan kunsidon.

La Estraro:

decidas konforme al la intencoj de la Komitato pri ĉiuj aferoj superantaj la kompetentecojn de la Prezidanto, Direktoroj kaj Redaktoro;

okazigas la Universalajn Kongresojn;

administras la asocian kaj garantian kapitalojn, kontrolas la Centran Oficejon kaj Redakcion;

voĉdonas pri la jara budĝeto;

starigas teritoriojn;

kreas novajn servojn aŭ aranĝojn;

fiksas la ĝeneralajn regularojn kaj prizorgas la aliajn aferojn al ĝi komisiitajn de la Komitato aŭ per ĉi tiu statuto.

La Estraro rajtas oficiale reprezentigi sin ĉe internaciaj societoj, kongresoj ktp., kies laboroj ektuŝas la interesojn de la Esperanto-movado aŭ kiuj inklinas enkonduki Esperanton kiel kongreslingvon.

Ĝi povas organizi aŭ subteni vojaĝojn de esperantistoj por propagandaj celoj.

41. Komitato kaj Estraro laboras per cirkuleroj. La Komitato kunvenas dum la Universala Kongreso; krom tio la Estraro kunvenas ĉiujare en printempa kunsido en la Centra Oficejo. Dum kunvenoj ili nomas unu el siaj membroj aŭ Direktoron kiel protokolanton. Ili povas inviti al siaj kunvenoj, kiuj ne estas publikaj, Direktoron, Redaktorojn kaj la Ĉefdelegiton de UEA, kaj naciajn administrantojn.

En voĉdonadoj validas la simpla plimulto. Okaze de voĉ-egaleco decidas la Prezidanto. Elekto, ĉe kiu neniu kandidato ricevis la absolutan plimulton, estas ripetata. La trian fojon decidas la simpla plimulto. Validas provizore kaj devas poste esti submetataj al nova voĉdono: decidoj je kiuj partoprenis malpli ol tri kvinonoj de la Komitato, kaj decidoj de la Estraro, se ne respondis du membroj. Se malgraŭ averto membro de la Komitato aŭ de la Estraro