Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/19

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 19 —

plurfoje ne respondis al oficialaj cirkuleroj, li estas konsiderata kiel partopreninto, kiu sin detenis de voĉdono.

Por la administraj kaj vojaĝelspezoj de siaj membroj la Estraro rajtas fiksi modestajn kompensojn. Por esplori iujn problemojn, aŭ por la plenumo de difinitaj administraj taskoj, la Komitato kaj la Estraro povas elekti inter aŭ ekster si reprezentanton aŭ specialajn komisionojn kun kontrol-povoj, sed ne rajtas transdoni al ili siajn kompetentecojn.

Konsilantaro.

42. La Konsilantaro de la Esperanto-movado kunsidas dum la Universalaj Kongresoj por esplori la staton de la movado, konsideri proponojn pri la disvastigo kaj utiligo de la lingvo kaj priparoli la programon de entreprenotaj laboroj.

Ĝi konsistas el la Komitatanoj, Direktoroj, Redaktoroj, Ĉefdelegitoj, la Honoraj kaj Dumvivaj membroj kaj la Patronoj de UEA, el reprezentantoj de la Landaj Asocioj, kiuj aligis al UEA malpli ol 200 membrojn, kaj el reprezentantoj de la asocioj, societoj kaj institucioj, registritaj kiel « Partoprenantoj en la ĝenerala movado ». La nombro de la reprezentantoj estas fiksata de la Komitato de UEA en ĝenerala regularo.

En ĉiu kongreso la Konsilantaro elektas mem sian prezidanton, unu aŭ plurajn protokolistojn, kaj kontrolantojn de voĉoj. Ĝi voĉdonas parole per simpla plimulto de la ĉeestantoj en formo de deziresprimoj. Kun escepto de kontraŭa decido, la kunsidoj estas publikaj.

La Direktoro de UEA funkcias dumjare kiel sekretario de la Konsilantaro, starigas antaŭ ĉiu kongreso la nomaron de la Konsilantoj kaj oficiale ilin invitas.

Universala Kongreso.

43. La Universala Kongreso de Esperanto estas la internacia manifestacio de la Esperantistaro. Ĝi celas fortigi la solidarecon inter la samideanoj, progresigi la movadon kaj studi ĝiajn problemojn.