Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/20

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 20 —

Rajtas partopreni ĉiu honorinda Esperantisto aŭ amiko de la movado, kiu pagas la kongreskotizon kaj per tio rekonas la kongresordon. La sola lingvo oficiale uzata estas Esperanto.

La kongreso aŭdas la raportojn de UEA kaj de la Lingvaj Institucioj; plie povas esti prezentataj aliaj raportoj pri temoj esperantistaj aŭ pri neŭtralaj temoj de ĝenerala intereso. Laŭbezone la kongreso diskutas ilin kaj voĉdonas en formo de deziresprimoj. Al samideanoj, kiuj volas esplori inter si demandojn ne taŭgajn al ĝenerala pritrakto aŭ por kiuj mankas la tempo, la loka kongresa komitato disponigas laŭeble ĉambrojn por ne-oficialaj kunvenoj.

44. Universala Kongreso okazas kutime ĉiujare. La kongreso devas esti invitata de la loka esperantistaro kun la konsento kaj la morala aprobo de la koncerna Landa Asocio. La invito estu oficiale subtenata de ŝtata aŭ urba estraro aŭ de grava organizaĵo kiel komerca ĉambro, turisma unuiĝo ktp.

La Komitato de UEA starigas la ĝeneralan regularon de la kongresoj; la Estraro decidas pri loko kaj tempo, preparas la liston de la traktaĵoj kaj fiksas la laborplanon. La Prezidanto de UEA gvidas la laborkunsidojn, la Direktoro estas ĝenerala kongresa sekretario.

La solenojn kaj festojn gvidas speciala kongresestraro, elektata de la kongreso.

45. La estraro de UEA konfidas la aranĝon de kongreso kontraŭ licencpago al Loka Kongresa Komitato, kiu fondiĝas por tiu celo kaj devas doni la necesajn moralajn kaj financajn garantiojn. Ĝi submetas al la Estraro la programon kaj budĝeton, kaj ĝin informas pri la progreso de siaj laboroj. La Loka Kongresa Komitato enspezas la kongreskotizojn; post depreno de la licencpago ĝi pagas el ili kaj el la ricevitaj monsubtenoj ĉiujn kongresaranĝojn.

La membroj de la Loka Kongresa Komitato estas respondaj persone por la plena likvido de ĉiuj financaj devigoj, kiuj rezultas el ĝia funkcio. Okaze de profito, unu triono iras al