Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/21

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 21 —

la landa movado kaj la resto estu uzata por Esperanto-celoj laŭ decido de la Loka Kongresa Komitato.

46. Teknikaj Konferencoj estas aranĝataj aŭ patronataj de la Asocio por esplori teknikajn aŭ sciencajn demandojn, kaj por pruvi la utilon de la lingvo Esperanto kaj de UEA en internaciaj celadoj. La konferencoj okazas aŭ inter Esperantistoj, aŭ en kunlaboro kun neesperantistaj institucioj, profesiaj societoj ktp., aŭ kiel parto de neŭtrala faka kongreso.

V. Centra Oficejo kaj Redakcio.

Centra Oficejo.

47. La Centra Oficejo de la Asocio estas gvidata de unu aŭ pluraj Direktoroj kaj Vicdirektoroj. La Komitato ilin nomas por tri jaroj; la Estraro fiksas iliajn laborkondiĉojn kaj salajrojn.

La Direktoroj administras la Asocion, klopodante disvastigi ĝiajn ideojn kaj plimultigi ĝian membraron. Ili interkonsiliĝas pri gravaj negocoj, atentas pri bona kunago de la fakoj, laŭ neceso reciproke disponigas siajn oficialajn korespondaĵojn kaj sin anstataŭas.

Post novjaro ili kune reportas al la Komitato pri la stato de la Asocio; por la printempa kunsido de la Estraro ili preparas la budĝeton; al la kongreso ili submetas ĝeneralan raporton pri la movado. Ili sciigas la Prezidanton pri ĉiuj gravaj okazintaĵoj de la Oficejo, kaj submetas al li kaj la Estraro la negocojn bezonatajn ilian aprobon aŭ pri kiuj Estrarano deziras informojn. Devas esti aprobitaj de la Prezidanto eblaj regularoj pri administro, kasaferoj, servoj ktp., gravaj eksterbudĝetaj elspezoj kaj la malfermo aŭ akcepto de procesoj.

La decidoj aŭ deklaroj de la Komitato, leteroj kiuj enhavas principan gravecon kaj dokumentoj, en kiuj UEA sin devigas al garantio, mendo aŭ pago je pli ol Fr. 1.000—