Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/22

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 22 —

devas porti la subskribon de la Prezidanto aŭ de alia Komitatano kaj de unu Direktoro.

48. Se estas du Direktoroj, tiam unu havas la titolon:

Direktoro de la Interaj Aferoj, kaj la alia la titolon:

Direktoro de la Eksteraj Aferoj.

La unua funkcias kiel sekretario de la Komitato, la alia kiel sekretario de la Konsilantaro kaj estas ĝenerala sekretario de la Universalaj Kongresoj.

Ĉiu Direktoro aŭ Vicdirektoro prizorgas memstare sian fakon, konforme al la instrukcioj de la Estraro kaj al la disponeblaj rimedoj. Li subskribas sole siajn kutimajn korespondaĵojn kaj konservas sian aktaron.

Kiel Interaj Aferoj estas konsiderataj:

La varbado kaj kontrolo de la membroj; la kotizoj; la rilatoj kun la Delegitoj kaj Ĉefdelegitoj; la organizo de oficialaj voĉdonadoj; la servoj, karavanoj, ekspozicioj kaj similar aferoj; la jarlibro, premioj, gvidfolioj, la propagandiloj kaj oficejaj presaĵoj por UEA ktp. Plie la oficiala bulteno, la administro de la revuo kaj biblioteko, la aranĝoj pri kaj interne de la oficejo.

Kiel Eksteraj Aferoj estas konsiderataj:

La internacia propagando de la lingvo; la publikigo de tiurilataj broŝuroj kaj verkoj; la klopodoj ĉe registaroj, aŭtoritatoj, internaciaj organizaĵoj kaj kongresoj ne-esperantistaj, la informado de la gazetaro; la interrilatigo de la Esperantistaj societoj; la ĝeneralaj rilatoj kun ili kaj la Lingva Komitato, la varbado de Patronoj, la organizo de la Konsilantaro, la okazigo de la Universalaj Kongresoj, de teknikaj konferencoj ktp.

La Direktoroj povas interkonsente proponi al la Prezidanto ŝanĝojn de la limoj de siaj fakoj. Pro gravaj kaŭzoj la estraro rajtas fiksi la fakojn alimaniere, sub rezervo de apelacio al la Komitato en tempolimo de 30 tagoj post ĝia decido.