Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/23

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 23 —

49. La Centra Kaso estas parto de la fako de internaj aferoj, se la Estraro ne decidas ĝin starigi aparte.

La Estraro nomas la Centran Kasiston, fiksas liajn laborkondiĉojn kaj salajron kaj povas postuli ke li deponu mongarantion ĉe banko. Li subskribas por la kutimaj kasaj negocoj. Mondeprenoj ĉe bankoj superantaj 200.— Fr. kaj ĉekoj portu la subskribon de la kasisto kaj de unu Direktoro, aŭ tiujn de du Direktoroj.

La Sekretarioj kaj helpantoj por ĉiu fako estas nomataj de ĝia Direktoro, kiu fiksas iliajn salajrojn laŭ la bezonoj kaj la oficeja kutimo.

La Asocio asekuras la Direktorojn kaj daŭrajn oficistojn kontraŭ la akcidentoj dum laboro, kaj helpas laŭpove al asekurado kontraŭ la sekvoj de malsano kaj maljuneco.

50. La Biblioteko de UEA kolektas ĉiujn konservindajn esperantlingvajn presaĵojn, kaj interesajn verkojn en kaj pri lingvoj internaciaj. Ĝi akiras ilin laŭeble el redakciaj ekzempleroj, donacoj kaj interŝanĝoj. Por la biblioteko kaj por materialo de Esperanto-ekspozicioj estu rezervata modesta kredito en la budĝeto. Tiom kiom la Centra Oficejo povas okupiĝi pri bibliotekaj aferoj, la aktivaj membroj rajtas pruntepreni materialon kaj librojn laŭ fiksitaj kondiĉoj.

La arĥivejo konservas la ĉefajn organizajn kaj administrajn dokumentojn, plie objektojn kaj leterojn kiuj estas valoraj por la historio de la movado.

Redakcio.

51. La Asocio eldonas je sia risko kaj profito la revuon: Esperanto. La ĉefa Redaktoro estas nomata de la Komitato. La Estraro fiksas lian salajron kaj eblan kontrakton. Ĝi povas nomi pliajn redaktorojn.

La revuo estu gvidata laŭ la ĝisnuna tradicio kaj enhavu nenion kontraŭ la celoj aŭ la interesoj de la Asocio. Escepte tio, la Redaktoro ĝuu en sia laboro plej eblan liberecon. Objektivaj informoj pri iaj okazintaĵoj estas permesataj.

La Redaktoro klopodas varbi kunlaborantojn, prefere senpagajn, kaj nomas interkonsente kun la Direktoro eblan