Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/24

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 24 —

redakcian sekretarion. Por la parto de li redaktata li portas la leĝan respondecon. El ĉiuj alsenditaj presaĵoj la unua ekzemplero apartenas al la Biblioteko de UEA; la aliaj al la Redaktoro aŭ la kunlaborantoj. La Redaktoro fiksas kun la Direktoro la detalojn pri labordivido kaj aperado.

52. La Centra Oficejo administras kaj eldonas la revuon. Ĝi aperigas la parton oficialan, eble aliajn kaj la anoncojn.

La Direktoro fiksas la abonprezon por ne-membroj, la kutimajn rabatojn al revendistoj, la prezojn por anoncoj, por aldonado de fremdaj presaĵoj ktp., malakceptante tion, kio estas kontraŭ la celo aŭ bonaspekto de la gazeto, aŭ povus ofendi la membrojn. Li submetas al la Prezidanto: La kontrakton kun la presisto, kontraktojn pri lu-dono de paĝoj por teksto aŭ anoncoj, interkonsentojn kun societoj uzontaj la gazeton kiel oficialan organon, kaj similajn gravaĵojn.

La Estraro decidas pri la nombro de la jare aperontaj numeroj, la formato kaj la proksimuma amplekso de la revuo. Pro gravaj kaŭzoj ĝi rajtas ŝanĝi la kompetentecojn fiksitajn en tiuj du artikoloj.

VI. Administrado.

Financoj.

53. La Direktoro fiksas la normprezojn de la Asocio por ĉiu lando en nacia mono, konforme al la kurzo kaj la praktikaj bezonoj. Informante la Estraron li rajtas malaltigi la prezojn por landoj kun kurzoj tiel malaforaj, ke plena pago malhelpus grandan parton de la tieaj Esperantistoj daŭrigi sian membrecon aŭ abonadon.

Se kontraŭe la svisa mono multe perdus de sia internacia borsvaloro, tiam la Estraro povas provizore deklari la prezojn de alia lando kiel normalajn, kaj adapti al ili la oficialan preztabelon.

En landoj, el kiuj mono estas sendebla nur malfacile aŭ kun kurzperdoj, la Direktoro povas nomi fidindan membr-