Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/25

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 25 —

on aŭ bankon kiel Peranto-Reprezentanto. Ĉi tiu enkasigas la monon kaj provizore ĝin konservas kiel havaĵon de la Asocio.

54. La Centra Kaso administras ĉiujn monaferojn de la Asocio, escepte la kapitalojn. Ĝi notas en duobla librotenado, laŭ svisa monsistemo. Ĝi povas malfermi aktivajn kontojn al membroj kaj funkcii kiel pagejo por fremdaj entreprenoj, monkolektoj, k.t.p. Alsenditaj monsumoj kaj ĉekoj vojaĝas je la risko de la sendinto.

La Direktoro aŭ la Centra Kasisto raportas kvaronjare pri la financa stato de la Asocio. La jara budĝeto devas esti aprobata de la Estraro, la jarbilanco esti aprobata de la Komitato kaj publikigata.

La estraro povas nomi kontrolanton de financaferoj, kiu inspektas laŭokaze la librojn, prijuĝas la financajn raportojn, kreditpetojn k.t.p., kaj raportas al la Prezidanto aŭ Estraro.

Ĉiujare la Centra Kaso devas esti ekzamenata de du spertaj Delegitoj aŭ aktivaj membroj, nomitaj de la Estraro. Anstataŭ al ili, la Estraro povas konfidi la ekzamenon al firmo de librokontrolantoj aŭ al fakulo pri librotenado, scianta la lingvon Esperanto.

55. La Asocia Kapitalo konsistas el la havaĵo ricevita per donacoj superantaj 500 Frankojn, heredaĵoj, k.t.p. Ĝi estas konservata kaj administrata ekster la oficejo. Por tiu celo la Estraro nomas Komitatanon kiel administranton. Li submetas ĉiujare siajn kalkulojn kaj pruvilojn al ĝia aprobo; la Komitato ilin kontrolas.

Tiu kapitalo formas la ĝeneralan rezervon de la Asocio, el kiu ĝi kreas novajn aranĝojn aŭ pagas jarajn deficitojn. En urĝaj kazoj la Estraro povas rajtigi la administranton doni tujan monhelpon al la Centra Kaso. En la jara bilanco vidiĝu klare, kiom entute alpagis la kapitalo.

Pri la administro de specialaj fondaĵoj decidas la Estraro, informante la Komitaton. Spekulacioj kun la havaĵo de UEA estas formale malpermesitaj.