Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/26

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 26 —

56. La Garantia Kapitalo kreita en Oktobro 1912 kiel tiama garantio por la plia ekzisto de UEA, celas plifortigi la financan situacion kaj disvastigi la laborkampon de la Asocio. La Kapitalo kolektiĝas per vendo de atestoj, kies prezon fiksas de tempo al tempo la Komitato. Garantiantoj estas la akirintoj de unu aŭ pluraj atestoj. Ili fariĝas per tio Dumvivaj Membro-Abonantoj kaj ricevas oficialajn presaĵojn. La atestoj de la mortintaj Garantiantoj apartenas al UEA. La Garantiantoj rajtas mem administri la kapitalon sub kontrolo de la Estraro kaj repreni, okaze de dissolviĝo de UEA, proporcian parton por ĉiu atesto el la kapitalo, post pago de la ŝuldoj. Escepte Art. 63 ili ne povas esti senigataj je siaj akiritaj rajtoj.

Tiel longe kiel la Garantiantoj ne postulas ion alian, la kapitalo estas administrata de Garantianto nomita de la Estraro, al kiu li submetas jare siajn kalkulojn. Novaj Garantiantoj estas konigataj en la revuo.

Voĉdonoj kaj Elektoj.

57. Ĝenerala Voĉdonado de ĉiuj aktivaj membroj okazas:

Se la Komitato ĝin decidas;

Se kvinono de ĉiuj aktivaj membroj ĝin postulas per sia subskribo, en tempolimo de ses monatoj, kalkulita de la unua ĝis lasta subskribo. La Direktoro ĝin aranĝas kun la helpo de la Delegitoj, plej malfrue tri monatojn post ricevo de sufiĉa nombro da subskriboj.

Tiu voĉdonado povas nuligi ĉiujn elektojn kaj decidojn, ŝanĝi la statuton kaj dissolvi la Asocion.

58. Voĉdonado de la Deligitoj povas okazi laŭ decido de la Komitato aŭ Estraro, aŭ laŭ iniciato de la Delegitoj. Tiu iniciato validas, se en tempolimo de ses monatoj alvenis la subskriboj de la kvinono de ĉiuj Ĉefdelegitoj kaj Delegitoj.

Voĉdonado de la Delegitoj estas necesa por ŝanĝi la statuton; plie ĝi povas esprimi sin pri demandoj al ĝi