Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/27

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 27 —

submetitaj de la Komitato, de la Estraro, aŭ de la Delegita iniciato.

Ĉiu Komitatano, Ĉefdelegito, kaj Delegito havas unu voĉon. Duobla ofico ne donas plian rajton. Delegitoj en lokoj kun 10-19 aktivaj membroj havas 2 voĉojn, kun 20-29 tri, kaj ĉiam plian voĉon por komencata deko. La nombron de ĉiuj voĉoj fiksas la Centra Oficejo, konforme al la membra kontrolo. Validas la nombro de la aktivaj membroj, kiuj estis notitaj en la kontrolo je la fino de la monato antaŭa al la oficiala publikigo de la voĉdonado en la gazeto. Se la aparteneco de membro estas ne certa, ĝi kalkulas favore de la Delegito, kiu kvitancis ĝian lastan kotizon. Ĉefdelegitoj kaj grandurbaj Delegitoj, ricevintaj multajn senperajn aliĝojn, disdonu la voĉon laŭeble al la koncernaj regionoj.

59. En la landoj, kies asocio ne aligis siajn membrojn al UEA, certa nombro de Komitatanoj estas elektata de la funkciantaj Komitatanoj, Ĉefdelegitoj, kaj Delegitoj tie loĝantaj.

La nombro de la elektotaj Komitatanoj rezultas el la sumo de ĉiuj aktivaj membroj en tiuj landoj, dividita per kvincent. Plie unu Komitatano por komencita kvincento. Ĉiuj elektantoj voĉdonas kune pri ĉiuj kandidatoj.

Por certigi ioman proporcian reprezentadon, la funkcianta Komitato grupigas la landojn laŭ ilia geografia situo kaj decidas kiom la reprezentantoj ricevos ĉiu lando aŭ grupo de landoj. Plie ĝi publikigas en la oficiala revuo plenan liston de kandidatoj, atentigante pri la rajto de la membroj, fari pliajn proponojn. En la sekvanta numero de la revuo la Direktoro konigas la alvenintajn proponojn. La elektantoj povas voĉdoni favore al iu aktiva membro, egale ĉu ĝia nomo estis publikigita aŭ ne.

Por la rezulto valoras la plimulto de ĉiuj voĉoj. Tamen lando, aŭ grupo de landoj, rajtigita je certa nombro de reprezentantoj, ricevas ilin, eĉ se ĉi-tiuj kandidatoj kunigis malpli multajn voĉojn ol aliaj kandidatoj.