Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/28

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 28 —

60. Estas honora devo de la voĉrajtigitoj, partopreni la voĉdonadojn kaj elektojn de la Asocio. Elektoj validas kaj proponoj estas akceptitaj, se jesis pli ol la duono de la ĝustatempe alvenintaj voĉoj, ne kalkulinte la neklarajn aŭ malplenajn voĉdonilojn.

La voĉdonadoj estas skribaj kaj sekretaj. La Centra Oficejo ilin organizas, fiksas la tempolimon kaj kontrolas la voĉdonilojn antaŭ tri aktivaj membroj de sia sidejo. La Direktoro kaj tiuj membroj skribe certigas la korektecon de la procedo.

Okaze de plendo pri ia malkorekta elekto, pruviĝinta prava kaj sufiĉe grava, la Direktoro ripetigas ĝin: sub kontrolo de la Ĉefdelegito aŭ de fidinda membro, se temas pri Delegito; kaj sub kontrolo de Komitatano, se temas pri Ĉefdelegito. Se necese la Delegito estas nomata de la Direktoro kaj la Ĉefdelegito de la Prezidanto.

Ĝenerala voĉdonado de la membroj kaj delegita voĉdonado estas nur ripetataj, se la malkorektaĵoj povis decide influi la rezulton.

61. Ŝanĝoj de tiu statuto estas decidataj per simpla plimulto en voĉdonado de la Delegitoj, laŭ propono de la Komitato aŭ laŭ delegita iniciato.

Pri finiĝo de la Asocio decidas la ĝenerala voĉdonado de la membroj, kaj, se la situacio ne ebligas tiun procedon, decidas la Delegitoj, aŭ la Komitato. Devas esti pagataj la ŝuldoj kaj la atestoj de la Garantiantoj. La restanta havaĵo estas deponata tri jarojn, favore al Esperantistoj, kiuj intencas refondi similan asocion. Se tio ne okazas, la havaĵo estas donacata al alia Esperanto-Institucio kiun nomigas la decido pri dissolviĝo.

Plendoj.

62.) Plendoj de membroj kontraŭ aliaj membroj, Delegitoj kaj la Centra Oficejo estu laŭ la okazo adresataj al la Ĉefdelegito, aŭ Direktoro. Aliaj gravaj plendoj iru al la Prezidanto. La ricevinto informiĝas kaj rajtas postuli de