Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/29

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 29 —

ĉiu membro la alsendon de la necesaj dokumentoj. Se la plendo montriĝas prava, oni riproĉas la kulpigiton. Se necese, la Prezidanto aŭ Direktoro publikigas la aferon en la oficiala revuo aŭ procedas konforme al la sekvantaj artikoloj.

63.) Estas eksigeblaj el la Asocio kaj en gravaj okazoj publike citataj:

La membroj aŭ estintaj membroj, kiuj malgraŭ averto ne plenumis financajn devojn, kiujn ili havas kontraŭ la Asocio.

La membroj aŭ estintaj membroj, kiuj ne konformiĝis al la statuto kaj regularoj malgraŭ avertoj; kiuj intence malbonfamigis UEA aŭ agis kontraŭ gravaj interesoj aŭ ĝiaj principoj; kiuj krude malbonuzis la konfidon aŭ servemon de aliaj membroj aŭ alimaniere fariĝis per sia konduto malindaj je la Asocio.

La eksigo ne nuligas eblan laŭleĝan plendrajton de UEA.

64.) Membroj, kiuj malbone plenumas oficon al ili konfidatan de la Asocio, povas en urĝaj okazoj tuj esti haltigataj en siaj funkcioj per decido de la Direktoro. Pri revoko el la ofico estas kompetentaj: Ĉe helpantoj, oficistoj kaj sekretarioj: la persono, kiu ilin dungis; ĉe Delegitoj, la Prezidanto; ĉe pli altaj ofichavantoj: la Estraro. Krom pro la kaŭzoj jam cititaj la ofichavantoj povas esti eksigataj pro misuzo de konfiditaj monsumoj kaj dokumentoj aŭ de iliaj titoloj aŭ kompetentecoj.

65.) Pri la eksigo de membro aŭ Delegito decidas la Prezidanto, aŭdinte la Direktoron; pri aliaj eksigaj aferoj decidas la Estraro.

En malpli gravaj okazoj la eksigo el ofico aŭ el la membreco povas esti anstataŭata per oficiala postulo ke la kulpigito rezignu mem, en tempolimo fiksita.

La kulpigito estos informata per rekomendita letero pri la plendo, kaj sendu sian defendon en tempolimo de 30 tagoj post ricevo de tiu sciigo. Se li opinias, ke la procedo fariĝis ne serioze aŭ malkorekte, li apelaciu ĝis 30 tagoj post ricevo de la decido: Al la Estraro, se estis kompetenta la Prezidanto, kaj al la Komitato en la aliaj okazoj.