Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/30

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 30 —

Se la esploro de afero necesigas grandan korespondadon, longan laboron aŭ gravajn elspezojn, la kompetenta instanco rajtas repostuli de la partioj la kostojn de la procedo.

Nova aliĝo de eksigita membro nur valoras, se konsentis la organo, kiu decidis la eksigon.

VII. Servoj.

66.) La servoj de la Asocio estas rezervataj al ĝiaj membroj.

La servoj de informpetado kaj helpo al la vojaĝantoj estas principe senpagaj kaj prizorgataj de la Delegitoj.

La membroj rajtas peti de la Delegitoj parolajn aŭ skribajn informojn pri ĉiu ajn temo rilatanta al la agado de U E A.

67.) Por akceli la korespondadon kaj faciligi la internacian sendon de malgrandaj sumoj, U E A eldonas Esperantistajn Respondkuponojn. Ili havas difinitan valoron en svisa mono kaj validas ĝis la dato, kiu estas sur ili surpresita. La Centra Kaso vendas ilin serie kun plialtigo por la kostoj. Ĝi reakceptas plenvalore la kuponojn ĝustatempe prezentitajn.

68.) La korespondaĵoj interne de la Asocio devas esti precize formulataj, tre legeble skribataj en la oficiala lingvo kaj korekte afrankataj. La sendinto indiku ĉiam sian plenan adreson ne esperantigante la nomojn de stratoj, placoj, k.t.p. Skribaĵoj sendataj al ofichavanto de U E A montru sur la adreso lian titolon, por ke, se li forestas, ili estu transdonataj al la astataŭanto.

Al la informpetoj kaj al aliaj ne pure administraj korespondaĵoj oni ĉiam aldonu:

a) la oficialan servokuponon kun subskribita membronumero.

b) respondkarton, aŭ unu aŭ plurajn Esperantistajn Respondkuponojn.

Poŝtmarkojn kaj poŝtmandatojn naciajn oni nur almetu, se oni certe scias, ke la ricevonto povos ilin senpene valorigi.

Neplenumo de tiuj kondiĉoj nuligas la rajton al la servo.