Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/31

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 31 —

69.) En tempolimo de 7 tagoj post ricevo de laŭregula informpeto la Delegito devas ĝin zorge respondi. Se por trovi plenan informon li bezonas pli longan tempon, kaj se sufiĉas la valoro de la respondkuponoj, li respondu provizore.

La Delegito rajtas malatenti petojn ne konformajn al la antaŭa artikolo. Tamen, se la peto devenas supozeble de membro, traktas seriozan aferon kaj kunhavas respondilon, la Delegito sciigu la petinton pri la kaŭzo de la neplenumo.

Devas esti nepre rifuzataj: petoj de servoj kontraŭ la celoj de U E A aŭ la bonaj moroj; petoj havantaj konfidencian karakteron (pri morala indeco, pagokapablo aŭ familiaj cirkonstancoj de persono) kaj ripetitaj petoj de ne-membroj.

70.) Dum vojaĝoj la membroj povas peti la konsilon de la Delegito pri ĉiuj turismaj aferoj kaj lian helpon, se okazis al ili malagrablaĵoj en hoteloj, magazenoj, ĉe doganaj aŭ aliaj aŭtoritatoj, k. t. p. Granda perdo de tempo kaj elspezoj estu pagataj.

La Delegito donas ĉiujn informojn por faciligi la restadon, sed ne estas lia devo iri al rendevuoj, atendi la membrojn en la stacidomo aŭ ilin promenigi.

71.) Antaŭ ol fari servon, kiu kaŭzus elspezojn, la Delegito demandu la petinton kaj postulu antaŭan pagon. La Delegito ankaŭ rajtas peti antaŭan pagon aŭ povas malakcepti servojn, kiuj necesigas multan tempon, teknikajn konojn aŭ specialajn klopodojn, por kiuj salajro aŭ maklerpago estas kutimaj. Se li ne volas fari la servon, li respondu kaj sendu laŭeble liston de personoj aŭ firmoj prizorgantaj tiajn negocojn.

Al la Delegitoj kaj aliaj personoj sin okupantaj pri la servoj estas malpermesate uzi tiun oficon por persona profito aŭ por favori iujn personojn aŭ firmojn.

72.) La Delegiton estas responda por la bona funkciado de la nomitaj servoj en sia loko. Li zorgu, ke dum lia foresto la korespondaĵoj estu transdonataj al la Vicdelegito.