Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/32

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 32 —

La interŝanĝo de poŝtmarkoj kaj kartoj, la rondirigo de leteroj aŭ petskriboj, k. t. p. ne koncernas la servon de informpetado, sekve estas neniel deviga por la Delegito.

Por persona korespondado, interŝanĝoj k. t. p. la Asocio kreos apartajn aranĝojn.

73.) Plendoj pri malbone faritaj servoj priskribu klare la faktojn kaj estu sendataj al la Ĉefdelegito aŭ Direktoro. Se lia esploro konstatas ne gravan malkorektecon, li oficiale rememorigas la regulojn al la kulpiginto.

Estas citataj en la gazeto: Delegitoj, kiuj ne respondis al oficiala enketo de U E A, malgraŭ ĝenerala averto; Delegitoj, kiuj en 12 monatoj devis jam esti riproĉataj du fojojn ĉar ili ne zorgis por la transigo de la korespondaĵoj, okaze de foriro aŭ malsano; aŭ ĉar ili nek respondis korektan informpeton, nek senkulpigis sin ĝis 30 tagoj poste ĉe la petinto. Ankaŭ estas citataj la membroj, kiuj grave aŭ ripete misuzis la servemon de la Delegitoj aŭ de aliaj membroj.

74.) Se en loko aŭ lando tre malfacilaj cirkonstancoj, grava malpaco aŭ aliaj ne-antaŭvideblaj kondiĉoj malhelpas procedi konforme al tiu statuto, la Direktoro rajtas fari esceptojn. La Prezidanto povas provizore ŝanĝi la kutiman organizon, elektante specialan Ĉefdelegiton kun plenaj povoj, aŭ per aliaj aranĝoj adaptataj al tiuj eksterordinaraj bezonoj.


ENHAVO.
Parto de la Statuto: Artikolo: Paĝo:
I. Celoj kaj principoj. 1-9 3-5
II. Membroj kaj Societoj. 10-18 5-9
III. Delegitoj kaj Ĉefdelegitoj. 20-35 9-15
IV. Centra Organizo. 36-46 16-21
V. Centra Oficejo kaj Redakcio. 47-52 21-24
VI. Administrado. 53-65 24-30
VII. Servoj. 66-74 30-32