Paĝo:Stefan Zweig, Ŝaknovelo.pdf/11

Ĉi tiu paĝo estis validigita

provas ĝin diveni kaj ĝeni, dum siaflanke denove blanko penas supervenki kaj kontraŭstari la sekretajn planojn de nigro. Se nigro kaj blanko konsistas el unu kaj sama persono, ekestas tiu absurda situacio, ke unu kaj sama cerbo devas samtempe scii kaj ne scii, ke ĝi funkcianta kiel blanka ludanto, laŭordone povus tute forgesi tion, kion ĝi unu minuton pli frue volis kaj planis kia nigra ludanto. Tia duobla pensado vere plene dispartigas la konsciencon, estigas kapablon en- kaj mal-ŝalti la cerbofunkciadon, same kiel en iu aŭtomata aparato; voli ludi kontraŭ si mem, signifas en ŝako tian paradokson, kia salti sur sian propran ombron.

Nun, por rapide diri, mi provis tiun neeblecon tiun absurdecon en mia senespero dum monato. Sed mi ne havis alian elekteblecon ol tiun absurdecon, por ne refali en puran frenezon aŭ en plenan mensan marasmon. Mi estis devigata pro mia terura situacio, almenaŭ provi tiun dispartigon en unu mion nigran kaj unu mion blankan, por ne esti detruita de tiu terura nenio ĉirkaŭ mi.»

D-ro B. kliniĝis malantaŭen en la kuŝseĝon kaj fermis la okulojn dum minuto. Estis kvazaŭ peniga memoraĵo volus entrudiĝi. Denove ekkuris la rimarkinda ektremo, kiun li ne kapablis regi, ĉe la maldekstra buŝofino. Tiam li iom rektiĝis pli alten en la kuŝseĝon.

« Nu – mi esperas ke mi ĉion klarigis sufiĉe kompreneble ĝis tiu punkto. Sed mi bedaŭrinde tute ne estas certa, ke mi kapablas prezenti al vi la sekvon same klare. Ĉar tiu nova okupo postulis tian absolutan streĉon de la cerbo, ke ĝi malebligis jenan samtempan memregon. Mi jam komprenigis al vi, ke laŭ mi estus en si mem absurdaĵo, voli ludi ŝakon kontraŭ si mem; sed tiu absurdeco mem havus ĉiukaze ankoraŭ minimuman ŝancon kun vera ŝaktabulo antaŭ si, ĉar la ŝaktabulo pro sia realeco ĉiukaze ebligas ian certan distancon, materian eksterigon. Antaŭ vera ŝaktabulo kun veraj figuroj oni povas estigi cerbumopaŭzojn, oni povas simple korpe stari ĉu en iu flanko de la tablo ĉu en la alia kaj tiel bildigi al si la situacion ĉu el la vidpunkto de nigro ĉu de blanko. Sed devigata, kiel mi estis, projekcii tiujn batalojn kontraŭ mi mem aŭ, se vi preferas kontraŭ mi mem en imagita spaco, mi estis devigata klare mense bildigi en mia konscio la respektivajn poziciojn sur sesdekkvar fakoj kaj krome ne nur la momentan situacion, sed ankaŭ antaŭkalkuli jam la eblajn sekvajn movojn de ambaŭ ludantoj, kaj sekve – mi scias kiel ĉio tio aspektas absurda – dufoje kaj trifoje imagi, ne, sesfoje, dekfoje, dekdufoje por ĉiu el miaj mioj, por nigro kaj blanko ĉiam jam kvar aŭ kvin movojn antaŭe. Mi devis – pardonu min, ke mi postulas de vi, pripensi tian sensencaĵon – antaŭkalkuli en tiu ludo en abstrakta spaco de la imago kiel blanka ludanto kvar aŭ kvin movojn kaj same kiel nigra ludanto, kiel ekvilibre kombini ĉiujn situaciojn rezultantajn de iu difinita pozicio kun du cerboj kun la blanka cerbo kaj la nigra cerbo. Sed la mensdispartigo en si mem ne estis la plej granda danĝero en mia konfuza eksperimento, sed ke mi, pro memstare elpensitaj ludoj, perdis la grundon sub la piedoj kaj falis en abismon. La simpla postludo de majstropartioj, kiel mi ekzerciĝis en la lastaj semajnoj, fine estis nenio alia ol reproduktado, nura ripetado de difinita materialo kaj tiel ne pli streĉa ol se mi estus parkerinta literaturaĵon aŭ memorinta leĝotekstojn, tio estis limigita disciplinita okupo kaj pro tio bonega mensa ekzercado. Miaj du partioj kiujn mi matene, la du kiujn mi ekzercis posttagmeze, provizis difinitan taskon, kiun mi plenumis sen granda postulo da ekscitiĝo; ili anstataŭigis por mi normalan okupon, kaj krome, kiam mi dum ludado eraris aŭ ne plu sciis kiel daŭrigi, mi ĉiam povis helpi min de la libro. Nur tial tiu aktiveco estis tiel kuraciga kaj eĉ kvietiga por miaj perturbitaj nervoj, ĉar postludo de fremda partio ne implikis min mem; ĉu nigro ĉu blanko venkis estis al mi indiferente, ja Aljeĥin aŭ Bogoljubov estis tiuj kiuj batalis por ricevi la ĉampionajn palmojn kaj mia propra persono, mia kompreno, mia animo nur ĝuis kiel spektanto kiel konanto la peripetiojn kaj la belecon de la jenaj partioj. Ek de la momento kiam mi provis ludi kontraŭ mi mem, mi senkonscie ekdefiis min mem. Ĉiu el ambaŭ miaj mioj, mia nigra mio kaj mia blanka mio devis konkuri kaj ekhavis respektive ambicion senpaciencon por gajni por venki; mi febris kiel mi nigro post ĉiu movo kiun mi blanko povus fari. Ĉiu el miaj ambaŭ mioj triumfis kiam la alia faris eraron, kaj incitiĝis samtempe pro siaj propraj mismovoj.

Ĉio tio ŝajnas sensenca, kaj fakte tia arta skizofrenio tia konscienc-disdivido kun ties kontribuo al danĝera ekscitiĝo estas nepensebla ĉe normala homo en normala stato. Sed ne forgesu, ke mi perforte estis eligita el ĉiu normaleco, malliberulo, senkulpe barita, martirigita kun rafiniteco, de monatoj en soleco, homo kiu volis malŝarĝi sian longe amasitan koleron kontraŭ io ajn. Kaj ĉar mi havis nenion alian ol tiun sensencan ludon kontraŭ mi mem, mi direktis mian koleron mian venĝemon en tiun ludon. Io en mi volis certiĝi, kaj mi havis nur tiun alian mion en mi, ke mi povis batali; tiel mi atingis dum tiu ludado preskaŭ manian ekscitiĝon. Komence mi cerbumis ankoraŭ trankvile kaj pripense, mi estigis paŭzojn inter unu partio kaj alia, por ripozi de la streĉiteco; sed iom post iom miaj streĉitaj nervoj ne plu permesis atendon. Apenaŭ mia blanka mio faris iun movon, jam mia nigra mio febre puŝis antaŭen; apenaŭ iu partio finiĝis, mi jam defiis min mem por sekvanta, ĉar ĉiufoje unu el ambaŭ ŝak-mioj estis venkita de la alia kaj postulis revenĝon. Mi neniam povus proksimume diri, kiom da partioj mi ludis kontraŭ mi mem sekve de tiu freneza nesatigebleco dum la lastaj monatoj en mia ĉelo – eble mil, eble pli. Tio estis obsedo, kontraŭ kiu mi ne povis batali; de la mateno ĝis la nokto mi pensis pri nenio alia ol kurieroj kaj peonoj kaj turoj kaj reĝo kaj a kaj b kaj c kaj mato kaj arokado, tio pelis min kun mia tuta estaĵo kaj sentoj en kvadratitan kvadraton. El ludĝojo ĝi fariĝis luddeziro, el luddeziro ludneceso, manio, freneza furiozo kiu premis min ne nur dum la maldormaj horoj sed ankaŭ iom post iom dumdorme. Mi povis nur ŝake pensi, nur en ŝakmovoj, ŝakproblemoj; foje mi vekiĝis kun malseka fronto kaj konstatis, ke mi certe plu ludis senkonscie ankaŭ dumdorme, kaj kiam mi revis pri homoj, fine tio okazis en movoj de kavaliro, de turo antaŭen kaj malantaŭen movoj de ĉevalo. Ankaŭ kiam mi estis vokita por pridemandado, mi ne plu kapablis koncize pensi pri miaj respondoj; mi havis la senton, ke en la lastaj pridemandoj mi certe konfuze esprimiĝis, ĉar la demandantoj rigardis unu la alian surprizitaj. Sed fakte mi nur atendis, dum ili pridemandis kaj inter-konsiliĝis, en mia malfeliĉa avido, ke oni reirigu min en mian ĉelon por pluludi mian ludon mian frenezan ludon kaj novan partion kaj plian kaj plian. Ĉiu interrompo estis nur ĝeno; eĉ la horkvarono, dum kiu la gardisto ordigis la malliberulan ĉelon, la du minutoj dum kiu li portis la manĝon, turmentis mian febran senpaciencon; foje en la vespero la pleto kun la manĝaĵo restis netuŝita, ĉar mi forgesis manĝi pro la ludado. La nura afero kiun mi korpe sentis estis terura soifo; tio certe estis kaŭzita de la febro pro tiuj konstantaj pensado kaj ludado; mi trinkmalplenigis la botelon en du