Paĝo:Stefan Zweig, Ŝaknovelo.pdf/12

Ĉi tiu paĝo estis validigita

fojoj, kaj turmentis la gardiston por ricevi pli kaj tamen sentis en la sekva momento la langon jam denove sekan en la buŝo. Fine mia ekscitiĝo dum ludado – kaj mi faris plu nenion alian de la mateno ĝis la nokto – kreskis je tia grado, ke mi ne plu kapablis trankvile sidi eĉ momenteton; senĉese mi iris, dum mi cerbumis pri la partioj, tien kaj reen, ĉiam pli kaj pli rapide tien kaj reen, tien kaj reen, kaj ĉiam pli arde, ju pli proksimiĝis la fino de la partio; la avido gajni, venki, venki min mem, fariĝis iaspeca furiozo, mi tremis pro malpacienco, ĉar ĉiam al unu el la ŝak-mioj en mi la alia ŝajnis tro malrapida. Unu premis la alian; tiel ridinde tio povas ŝajni al vi, mi komencis skoldi min - «pli rapide, pli rapide!» aŭ «antaŭen, antaŭen!» -, kiam unu mio en mi ne sufiĉe rapide ludrespondis al la alia. Kompreneble mi hodiaŭ klare konscias, ke mia tuta sinteno jam estis plene patologia formo de mensa ekscitiĝo, por kiu mi eĉ ne trovis alian nomon ol tiun medicine nekonatan: ŝaktoksiĝo. Fine tiu monomania obsedo komencis ataki ne nur mian cerbon, sed ankaŭ mian korpon. Mi malpeziĝis, mi dormis maltrankvile kaj agitite, je vekiĝo mi ĉiufoje bezonis apartan klopodon por disigi miajn plumbopezajn palpebrojn, foje mi sentis min tiel malforta ke kiam mi prenis glason, mi nur kun penoj portis ĝin al miaj lipoj, tiom tremis miaj manoj; sed apenaŭ ekis la ludo, sovaĝa forto rekaptis min: mi kuris tien kaj reen kun kunpremitaj pugnoj, kaj mi foje aŭdis kvazaŭ tra ruĝa nebulo mian propran voĉon, kiam ĝi alkriis raŭke kaj malafable « ŝako» aŭ «mato» al si mem.

Kiel tiu terura nepriskribebla sinteno atingis krizan staton, mi mem ne kapablas rakonti. Ĉio kion mi scias prie estas ke mi vekiĝis en iu mateno, kaj ĝi estis vekiĝo malsama de la antaŭaj. Mia korpo estis kvazaŭ disigita de mi, mi ripozis mole kaj komforte. Dika bona laceco, kian mi ne konis de monatoj, kuŝis sur miaj palpebroj, tiel varme kaj agrable, ke mi komence tute ne povis decidiĝi malfermi la okulojn. Dum minutoj mi plu kuŝis vekita kaj ĝuis tiun pezan duondormon, tiun varmetan ripozon kun agrable stuporaj sentoj. Unuan fojon ŝajnis al mi kvazaŭ mi aŭdus voĉojn malantaŭ mi, vivajn homajn voĉojn, kiuj eldiris vortojn, kaj vi ne povas imagi mian kontenton, ĉar de monatoj de baldaŭ unu jaro mi aŭdis neniun alian vorton ol la malmildaj, akutaj, malafablaj vortoj el la juĝistotablo. «Vi sonĝas», mi diris al mi mem. «Vi sonĝas! Pro nenio malfermu la okulojn! Lasu daŭri tiun sonĝon, alikaze vi denove vidos tiun damnitan ĉelon ĉirkaŭ vi, la seĝon kaj la lavotablon kaj la tablon kaj la tapeton kun la eterne sama motivo. Vi sonĝas – plu sonĝu!»

Sed scivolo supervenkis. Mi malrapide kaj atente malfermis la palpebrojn. Kaj mirindaĵo: estis alia ĉambro, en kiu mi troviĝis, pli larĝa pli vasta ĉambro ol mia hotelĉelo. Senkrada fenestro lasis enveni freŝan aeron kaj vidiĝi verdajn arbojn moviĝantajn en la vento anstataŭ mia senmova senfenestra muro, la vandoj brilis glataj kaj blankaj, la plafono leviĝis blanke kaj alte super mi – efektive, mi kuŝis en nova fremda lito, kaj fakte ne estis sonĝo, malantaŭ mi flustris mallaŭtaj homaj voĉoj. Mi certe forte nevole moviĝis pro surprizo, ĉar jam mi aŭdis malantaŭ mi proksimiĝantan paŝadon. Virino alvenis kun silentaj movoj, virino kun blanka ĉapo sur la haroj, flegistino, flegfratino. Mi ektremetis pro ĝojo; mi ne estis vidinta virinon de unu jaro. Mi fiksrigardis al la ĉarma aperintulo, kaj certe estis sovaĝa ekstaza rigardo, ĉar la veninto trankviligis min urĝe per «Trankvile! Restu trankvila!» Sed mi nur aŭskultegis ŝian voĉon – ĉu vere estis homo kiu parolis? Ĉu fakte plu ekzistis sur la tero iu homo, kiu ne pridemandus min, kiu ne turmentus min? Kaj ankoraŭ krome – neimagebla mirindaĵo! – milda varma preskaŭ tenera virina voĉo. Mi avide fiksrigardis ŝian buŝon ĉar estis iĝinte al mi malverŝajne en tiu infera jaro, ke iu homo povus alparoli alian bonkore. Ŝi ridetis al mi – jes ŝi ridetis, ankoraŭ ekzistis homoj kiuj povas bonkore rideti – sekve ŝi metis la fingron sur la lipojn atentige kaj plu iris silente. Sed mi ne povis obei ŝian peton. Mi ne estis ankoraŭ sufiĉe vidinta la mirindaĵon. Mi provis perforte rektiĝi en la lito, por ŝin alrigardi, alrigardi tian mirindaĵon, kia bonkora homa estulo. Sed kiam mi volis apogi min ĉe la litrando, mi ne sukcesis: Kie kutime estis miaj dekstraj mano fingroj kaj artiko, mi sentis ion fremdan, dikan grandan blankan ĝibon, videble grandan bandaĝon. Mi unue mire rigardis tiun blankaĵon dikaĵon fremdaĵon ĉe mia mano, tiam mi komencis kompreni, kie mi estis, kaj pripensi, kio povis esti okazinta al mi. Oni eble vundis min aŭ mi vundis min mem ĉe la mano. Mi troviĝis en hospitalo.

Je tagmezo venis kuracisto, afabla mezaĝa viro. Li konis la nomon de mia familio kaj priparolis pri mia onklo, la persona kuracisto de la imperiestro kun tia respektemo, ke mi tuj havis la senton ke li volis bonfari al mi. Sekve li starigis al mi plej diversajn demandojn inter kiuj unu kiu mirigis min – ĉu mi estas matematikisto aŭ kemiisto. Mi nee respondis.

«Strange», li murmuris «En la febro vi ĉiam elkriis tiajn strangajn formulojn – c3, c4. Ni ĉiuj ne komprenis.»

Mi informiĝis pri kio estis okazinta al mi. Li ridetis mirigite.

«Nenio grava. Akuta incitiĝo de la nervoj.» kaj aldonis, post kiam li singarde antaŭe ĉirkaŭrigardis, mallaŭte: « Fine io tute memkomprenebla. Post la 13-a de marto[1], ĉu ne?»

Mi kapjesis.

«Ne mirinde kun tia metodo.» li murmuris «Vi ne estas la unua. Sed ne prizorgu.»

Laŭ la maniero, en kiu li trankvilige flustris al mi, kaj dank al liaj bonkoraj rigardoj mi sciis, ke mi estos bone protektita ĉe li.

Du tagojn poste la bonkora doktoro klarigis al mi sufiĉe sincere kio estas okazinta. La gardisto aŭdis min laŭte krii en mia ĉelo kaj sekve kredis ke entrudiĝis iu kun kiu mi batalas. Apenaŭ li montriĝis ĉe la pordo, mi ĵetis min al li kaj alkriis per sovaĝaj insultoj kiuj similis «Ludu do, vi fripono, vi senkuraĝulo!» Mi provis strangoli lin kaj fine tiel sovaĝe provis kapti lin ĉe la gorĝo ke li devis voki por helpo. Kiam oni kuntiris min por kuracista esploro en mia rabia stato, mi subite eskapis, mi ĵetis min al la fenestro de la koridoro, fraprompis vitron kaj pro tio tranĉvundis al mi la manon – vi vidas ankoraŭ la profundan cikatron ĉi tie. La unuajn noktojn en la hospitalo mi pasigis en speco de cerba febro, sed nun li trovis mian konsciencon plene klara. «Kompreneble», li mallaŭte aldonis mi ne informos la sinjorojn pri tio, alikaze oni fine portos vin denove tien. Fidu min, mi faros kiel eble plej bone.»

Kion tiu helpema kuracisto sciigis al mi pri miaj suferoj forviŝiĝis el mia scio. Ĉiukaze li atingis tion kion li celis: mian malstreĉiĝon. Povas esti, ke li prezentis min kiel senrespondeculo, aŭ eble mi intertempe fariĝis

  1. 13a de marto 1938: «Anschluß», anekso de Aŭstrio al la 3a Germana Regno.