Paĝo:Stefan Zweig, Ŝaknovelo.pdf/14

Ĉi tiu paĝo estis validigita

aldoniĝis iom post iom paraliziiga laciĝo, kiu estis kaŭzita precipe de la senfinaj cerbumopaŭzoj de Ĉentovic, kiuj ankaŭ komencis evidente inciti nian amikon. Mi maltrankvile observis, kiel li, ju pli longe daŭris la partio, komencis ĉiam pli maltrankvile agitiĝi sur sia seĝo, ĉu ekbruligante cigaredon unu post la alia pro nervozeco, ĉu kaptante krajonon por noti ion. Sekve li denove mendis mineralakvon, kiun li glason post glaso haste glutis; estis evidente ke li antaŭkalkulis centfoje pli rapide ol Ĉentovic. Ĉiufoje kiam post senfina cerbumado tiu fine decidiĝis, antaŭenŝovi figuron per sia peza mano, nia amiko ridetis nur kiel iu, ku vidas okazi ion longe atenditan, kaj jam rebatis. Li certe estis antaŭkalkulinta en sia kapo ĉiujn eblecojn de la kontraŭulo per sia rapide laboranta inteligenteco; ju pli longe Ĉentovic malfruiĝis por fari decidon, des pli kreskis lia malpacienco, kaj liaj lipoj kunpremiĝis dum la atendo de incita preskaŭ stulta movo. Sed Ĉentovic ne lasis sin premi. Li cerbumis obstine kaj silente kaj paŭzis ĉiam pli longe, ju pli la kampo malpleniĝis je figuroj. Je la kvardekdua movo post du horoj kaj tri kvaronoj, ni sidis jam lacaj kaj preskaŭ indiferentaj ĉirkaŭ la turnirtablo. Unu el la ŝipoficiroj jam malproksimiĝis, la alia prenis libron por ĝin legi kaj rigardis nur je ĉiu ŝanĝiĝo nur momenteton. Sed tiam okazis subite je iu movo de Ĉentovic io neatendita. Ekde kiam D-ro B. rimarkis, ke Ĉentovic kaptis la ĉevalon por antaŭenigi ĝin, li kunstreĉiĝis kiel kato pretiĝanta salti. Lia tuta korpo ektremis, kaj apenaŭ Ĉentovic finmovis sian ĉevalon, li antaŭenŝovis sian damon kaj laŭte triumfe diris: «Tiel! Finite!», li kliniĝis malantaŭen, interkrucis siajn brakojn sur la bruston kaj alrigardis Ĉentovic-on per defia rigardo. Varmega lumo brilis subite en lia pupilo.

Nevole ni kliniĝis super la tabulon, por kompreni la movon tiel triumfe anoncitan. Unuavide ne estis videbla rekta minaco. La aserto de nia amiko certe rilatis al disvolviĝo, kiun ni mallongpensaj diletantoj ne povis jam kalkuli. Ĉentovic estis la sola inter ni, kiu ĉe tiu defia informo ne moviĝis; li sidis senemocie kvazaŭ li tute ne estis aŭdinta la ofendan «Finite!». Nenio okazis. Oni aŭdis, ĉar ni ĉiuj nevole retenis nian spiradon, por la unua fojo la tiktakon de la horloĝo, kiun oni metis sur la tablon por kontroli la daŭron de la movoj. Pasis tri sep ok minutoj – Ĉentovic ne moviĝis, sed ŝajnis al mi kvazaŭ liaj dikaj naztruoj ŝveliĝis pro iu interna streĉiĝo. Tiu silenta atendado ŝajnis al nia amiko neeltenebla kiel al ni ĉiuj. Subite li stariĝis kaj li ekmarŝis en la fumosalono tien kaj reen, unue malrapide, poste pli rapide, kaj pli kaj pli rapide. Ni ĉiuj alrigardis lin mirigitaj, sed neniu pli maltrankvile ol mi, ĉar mi rimarkis, ke liaj paŝoj malgraŭ la vigleco de la ir- kaj revenoj mezuris la spacon per sama mezuro; estis kvazaŭ li kolizius ĉiufoje meze de malplena ĉambro kontraŭ nevidebla ŝranko, kiun li estis devigita ĉirkaŭiri. Kaj tremante mi eksciis ke li nekonscie reproduktis tiun ir- kaj revenan mezuradon de sia iama ĉelo: tute same li certe iradis tien kaj reen en la monatoj de sia bariteco kiel besto barita en kaĝo, tute same kun streĉitaj manoj kaj enigitaj ŝultroj; tiel kaj nur tiel li certe tie iradis tien kaj reen milfoje, kun la ruĝaj lumoj de la frenezo en la fiksa kaj ankaŭ febra rigardo. Sed lia penskapablo ŝajnis ankoraŭ tute ne tuŝita, ĉar de tempo al tempo li turnis sin senpacience al la tablo, por kontroli ĉu Ĉentovic intertempe jam decidiĝis. Sed pasis naŭ, dek minutoj. Tiam okazis io kion neniu el ni atendis. Ĉentovic malrapide levis sian pezan manon, kiu ĝis tiam kuŝis senmova sur la tablo. Ni ĉiuj rigardis streĉitaj al lia decido. Sed Ĉentovic ne faris ŝakmovon, sed lia turnita mandorso malrapide forpuŝis ĉiujn figurojn el la tabulo per decida movo. Nur en la sekva momento ni komprenis: Ĉentovic rezignis pri la partio. Li kapitulacis por ne esti matita sub niaj rigardoj. La neverŝajnaĵo okazis, la monda majstro, la ĉampiono de multnombraj turniroj malvenkis kontraŭ nekonatulo, kontraŭ viro kiu ne tuŝis ŝaktabulon dum dudek aŭ dudekkvin jaroj. Nia amiko, la anonimulo, la malfamulo estis venkinta la plej fortan ŝakludiston de la mondo en malferma batalo!

Senkonscie, ni stariĝis unu post la alia en nia ekscitiĝo. Ĉiu el ni havis la senton, devi diri aŭ fari ion, por liberigi nian ĝojan teruron. La sola kiu senmove persistis en sia trankvilo estis Ĉentovic. Nur post kalkulita paŭzo li levis la kapon kaj alrigardis nian amikon per ŝtona rigardo:

«Ĉu ankoraŭ plia partio?» li demandis.

«Memkompreneble» respondis D-ro B. kun al mi malagrabla entuziasmo kaj tuj sidiĝis antaŭ ol mi povis memorigi al li lian antaŭan decidon, limiĝi al unu sola partio, kaj li komencis restarigi la figurojn kun febra hasto. Li moviĝis kun tia ardo, ke dufoje peono forglitis de liaj tremantaj fingroj sur la grundon; mia jam antaŭe malagrabla malbonsento fronte al lia nenatura ekscitiĝo kreskis al iaspeca timo. Ĉar videbla ekzaltiĝo venis sur tiun antaŭe tiom kvietan kaj trankvilan homon; la ektremo aperadis pli kaj pli ofte sur lia buŝo, kaj lia korpo tremis kvazaŭ agitita de subita febro.

«Ne!» mi flustris al li mallaŭte. « Ne nun! Tio sufiĉas por vi hodiaŭ! Estas por vi tro laciga!»

«Laciga! Ha!» li laŭte kaj malafable ridis. «Mi povintus ludi deksep partiojn dum tiu tempo anstataŭ tia vagado! Lacige por mi estas nur ne endormiĝi pro tiu ritmo! - Nun! Jam komencu!»

Li eldiris tiuj lastajn vortojn al Ĉentovic en perforta preskaŭ malĝentila tono. Tiu rigardis trankvile kaj malstreĉite, sed lia ŝtona rigardo similis kunpremitajn pugnojn. Por la unua fojo ekestis io nova inter ambaŭ ludantoj; danĝera streĉiteco, pasia malamo. Ne plu temis pri du kunludantoj, kiuj volis lude elprovi siajn respektivajn kapablojn, temis pri du malamikoj, kiuj ĵuris neniigi unu la alian. Ĉentovic longe hezitis, antaŭ li faris la unuan movon, kaj mi ekhavis la klaran senton, ke li intence tiel longe hezitis. Evidente la sperta taktikisto komprenis ke precize per sia malrapideco li lacigas kaj incitas sian kontraŭulon. Tiel li atendis almenaŭ kvar minutojn, antaŭ li faris la plej normalan, la plej simplan malfermon, en kiu li antaŭenŝovis la reĝan peonon je la kutimaj du fakoj. Tuj nia amiko puŝis sian reĝan peonon kontraŭe, sed denove Ĉentovic faris senfinan preskaŭ neelteneblan paŭzon; tio estis kvazaŭ kiam estas fortega fulmo kaj oni atendas kun batanta koro la tondron, kaj la tondro ne venas, daŭre ne venas. Ĉentovic ne moviĝis. Li trankvile cerbumis malrapide kaj, kiel mi ĉiam pli certe sentis, malice malrapide; sed tiel li lasis al mi sufiĉe da tempo por observi d-ron B. Li estis ĵus fintrinkinta trian glason da akvo; nevole mi memoris, ke li rakontis al mi sian febran soifon en sia ĉelo. Ĉiuj simptomoj de nenormala ekscitiĝo klare montriĝis; mi vidis ke lia fronto malsekiĝas kaj lia cikatro sur lia mano fariĝis pli ruĝa kaj pli akra ol antaŭe. Sed li ankoraŭ regis sin. Nur kiam Ĉentovic denove senfine cerbumis je la kvara movo, li perdis la memregon, kaj li subite alkraĉis al li:

«Nu ludu do jam foje!»