Paĝo:Stefan Zweig, Ŝaknovelo.pdf/15

Ĉi tiu paĝo estis validigita

Ĉentovic malvarme alrigardis: «Ni interkonsentis laŭ mia scio dek-minutan movtempon. Laŭprincipe mi ne ludas en pli mallonga tempo.»

D-ro B. mordis al si la lipon; mi rimarkis, kiel sub la tablo liaj plandumoj frapetis pli kaj pli maltrankvile kaj fariĝis mem pli kaj pli nervoza pro la prema antaŭsento, ke io freneza pretiĝis en li. Fakte je la oka movo okazis plia evento. D-ro B. kiu ĉiam malpli memregante sin atendis, ne plu povis reteni sian streĉitecon; li moviĝis tien kaj reen kaj komencis senkonscie tambureti per siaj fingroj sur la tablo. Denove Ĉentovic levis sian pezan kamparanan kapon.

«Ĉu mi rajtas peti de vi ne tambureti? Tio ĝenas min. Tiel mi ne povas ludi.»

«Ha!» mallonge ridis D-ro B. «Tion oni ja vidas.»

La fronto de Ĉentovic ruĝiĝis. «Kion vi celas per tio?» li demandis dure kaj malafable.

D-ro B. denove mallonge kaj malice ridis: «Nenion. Nur ke vi evidente estas tre nervoza.»

Ĉentovic silentis kaj mallevis la kapon.

Nur sep minutojn poste li faris la sekvan movon, kaj la partio plu rampis en tiu mortiga ritmo. Ĉentovic samtempe pli kaj pli ŝtoniĝis; fine li ĉiam enŝovis la maksimumon de la konsentita cerbumopaŭzo, antaŭ li decidiĝis fari movon, kaj de intervalo al alia la sinteno de nia amiko fariĝis pli stranga. Li aspektis, kvazaŭ li tute ne plu partoprenis la partion, sed ke li okupiĝis per io tute alia. Li ĉesis siajn ardajn ir- kaj revenojn kaj restis sidanta senmove sur sia loko. Kun fiksa kaj preskaŭ kolera rigardo en la malpleno antaŭ si li murmuris por si senĉese nekompreneblajn vortojn; ĉu li perdiĝis en senfinajn antaŭkalkulojn, ĉu li prilaboris – tio estis mia intima penso – tute aliajn partiojn, ĉar ĉiufoje kiam Ĉentovic fine estis farinta movon, oni devis atentigi lin el lia mensa malĉeesto. Tiam li ĉiam bezonis unu solan minuton, por reorientiĝi en la situacio; pli kaj pli kaptis min la ideo, ke li fakte delonge forgesis Ĉentovic-on kaj nin ĉiujn, en tiu malvarma formo de frenezo, kiu subite povus liberiĝi en ajnan furiozon. Kaj fakte je la deknaŭa movo eksplodis la krizo. Apenaŭ Ĉentovic movis sian figuron, D-ro B. subite movis, ne rekte rigardante la tabulon, sian kurieron tri fakojn antaŭen kaj kriis tiel laŭte ke ni ĉiuj kune timeksaltis.

« Ŝak! Ŝakon al la reĝo!»

Ni rigardis tuj atendante apartan movon sur la tabulo. Sed post unu minuto okazis io kion neniu el ni atendis. Ĉentovic levis tute, tute malrapide la kapon kaj rigardis – kion li ĝis nun neniam faris – de unu al alia. Ŝajnis ke li ĝuis ion eksterordinaran, ĉar iom post iom aperis sur liaj lipoj kontenta kaj klare moka rideto. Nur post kiam li ĝisfine ĝuis sian triumfon al ni ankoraŭ nekompreneblan, li turnis sin al nia rondo kun falsa ĝentileco.

«Mi bedaŭras – sed mi vidas neniun ŝakon. Ĉu eble iu el la sinjoroj vidas ŝakon kontraŭ mia reĝo?»

Ni rigardis al la tabulo kaj sekve maltrankvile al D-ro B. La reĝa fako de Ĉentovic estis fakte – infano povus tion konstati – plene protektita kontraŭ la kuriero dank al peono, sekve neniu ŝako al la reĝo eblis. Ni maltrankviliĝis. Ĉu nia amiko en sia fervoro mismovis sian figuron, unu fakon tro malproksimen aŭ tro proksimen? Atentigita pro nia silentado, nun D-ro B. ankaŭ fiksrigardis la tabulon kaj ekbalbutis kolere:

«Sed la reĝo apartenas ja al f7... ĝi malĝuste staras, tute malĝuste. Vi malĝuste movis! Ĉio malĝuste staras sur la tabulo... la peono ja apartenas al g5 kaj ne al g4... tio ja estas tute alia partio... Tio estas...»

Li subite silentis. Mi firme kaptis lin ĉe la brako aŭ eĉ multe pli, mi forte pinĉis lin tiel ke li mem en sia febra konfuzo certe sentis mian ektuŝon. Li turnis sin al mi kaj fiksrigardis min kiel somnambulo.

«Kion... vi deziras?»

Mi diris nenion alian ol «Remember!» kaj samtempe desegnis per la fingro sur la cikatro de lia mano. Li nevole sekvis mian geston, lia okulo vitre rigardis al la sangoruĝa streko. Tiam li subite ektremis, kaj tremado ekkuris sur lian tutan korpon.

«Je la volo de Dio» li flustris kun palegaj lipoj. «Ĉu mi faris aŭ diris ion sensencan... ĉu mi denove estas ĉe la fino... ?»

«Ne» mi mallaŭte flustris. «Sed vi devas tuj ĉesigi la partion, estas plej lasta tempo. Memoru kion la kuracisto diris!»

D-ro B. unumove stariĝis. «Mi petas pardonon pro mia stulta eraro.» li diris per sia malnova ĝentila voĉo kaj li kliniĝis antaŭ Ĉentovic. «Nature estas pura sensencaĵo, tio kion mi diris. Ĝi kompreneble restas via partio.» Tiam li turnis sin al ni. «Mi devas ankaŭ pardonpeti al la sinjoroj. Sed mi atentigis vin antaŭe, ke vi ne atendu tro multe de mi. Pardonu la ĝenon – estas la lasta fojo, kiam mi estas provinta min ĉe ŝako.»

Li kliniĝis kaj foriĝis en la sama aparta kaj mistera maniero, en kiu li unue aperis. Nur mi sciis, kial tiu viro neniam plu tuŝos ŝaktabulon, dum la aliaj postrestis iom incititaj kun malpreciza sento esti trafintaj ion malagrablan kaj danĝeran. «Damned fool!» grumblis McConnor en sia elreviĝo. Kiel lasta stariĝis Ĉentovic el sia seĝo kaj ĵetis ankaŭ rigardon al la duonfinita partio.

«Domaĝe» li diris doneme «La atako estis tute ne malbone disponita. Kiel diletanto tiu sinjoro estas tute nekutime dotita.»