Paĝo:Stefan Zweig, Ŝaknovelo.pdf/6

Ĉi tiu paĝo estis validigita

fenestrojuntoj. Neniu el ni spiris, tio estis okazinta tro subite kaj ni ĉiuj estis fakte teruritaj pro la neverŝajneco, ke iu nekonatulo trudis sian volon al la mondmajstro jam per duonperdita ludo. McConnor kliniĝis malantaŭen en la fotelo, la haltigita spiro igis lin eligi iun aŭdeblan ĝojan «Ha!» el la lipoj. Mi fronte observis Ĉentovic-on. Jam en la lastaj movoj ŝajnis al mi ke li pli paliĝis. Sed li sukcesis regi sin. Li restis en sia ŝajne indiferenta fiksa sinteno kaj demandis malstreĉite, dum li forŝovis la figurojn el la tabulo per trankvila mano:

« Ĉu la sinjoroj deziras trian partion?»

Li demandis tute objektive, komerce. Sed rimarkinde, li ne estis alrigardinta al McConnor, sed akute kaj rekte la okulojn al nia savinto. Same kiel ĉevalo rekonas laŭ pli firma sido novan pli bonan rajdanton, li certe rekonis laŭ la lastaj movoj sian efektivan veran kontraŭanton. Nevole ni sekvis lian rigardon, kaj streĉitaj vidis la fremdulon. Tamen antaŭ tiu povis cerbumi kaj entute respondi, McConnor lin alparolis en sia ambicia ekscitiĝo jam triumfante:

«Memkompreneble! Sed nun vi ludu sola kontraŭ li! Vi sola kontraŭ Ĉentovic!»

Tiam okazis io iom neatendita. La fremdulo, kiu rimarkinde plu fikse rigardis al la jam malplenigita tabulo, teruriĝis ĉar ĉiuj rigardoj direktiĝis al li kaj li sentis sin alparolita tiel entuziasme. Li konfuze ekmoviĝis.

«Neniel ajn, sinjoroj» li balbutis videble trafita. «Estas entute neeble... mi tute ne taŭgas... mi ne sidis antaŭ ŝaktabulo de pli ol dudek, ne dudekkvin jaroj... kaj mi konstatas nur nun, kiel mi malĝentile kondutis, dum mi senpermese enmiksiĝis en vian ludon... Bonvolu pardoni mian entrudiĝon... mi certe ne pli longe ĝenos.» Kaj eĉ antaŭ ol ni reorientiĝis post nia surprizo, li jam estis foririnta kaj forlasinta la ĉambron.

«Sed tio estas tute neebla!» tondrokriis la impetema McConnor pugnobatante la tablon. «Absolute neeble, ke tiu viro ne ludis ŝakon de dudekkvin jaroj! Li antaŭkalkulis ĉiujn movojn, ĉiujn respondojn kun kvin aŭ ses movoj da antaŭvido. Neniu kapablas tion atingi senpene. Estas entute neeble – ĉu ne vere?»

Kun la lasta demando McConnor nevole turnis sin al Ĉentovic. Sed la mondmajstro restis plu malvarma.

«Mi ne kapablas prijuĝi tion. Ĉiukaze la viro ludis iom nekutime kaj interese; tial mi volonte lasis al li iun ŝancon.» Samtempe li stariĝis indifirenta, kaj aldonis en sia senemocia maniero:

«Se la sinjoro aŭ la sinjoroj deziras ludi kroman fojon morgaŭ, mi staros je tria horo je via dispono.»

Ni ne povis nin deteni rideti. Ĉiuj el ni sciis, ke Ĉentovic neniel doneme lasis ŝancon al nia nekonata helpinto, kaj ke tiu rimarko estis nenio alia ol naiva elfuĝo, por kaŝi sian malvenkon. Des pli fortege kreskis nia deziro, vidi tian arongatecon humiligita. Unuafoje ambicia batalemo gajnis nin pacajn malstreĉajn ŝippasaĝerojn, ĉar la penso, ke ĝuste sur nia ŝipo meze de la oceano la ŝakmajstro povus esti severe venkita – rekordo kiun ĉiuj telegrafoficejoj fulme dissendus en la tutan mondon – fascinis nin plej provokeme. Al tio aldoniĝis la magio de la mistero kiun kaŭzis la neatendita enmiksiĝo de nia savinto precize en la kritika momento kaj la kontrasto inter lia preskaŭ terurita modesteco kun la nehaltigebla superosento de la profesiulo. Kiu estis tiu nekonatulo? Ĉu la hazardo metis en la taglumon ankoraŭ nemalkovritan ŝakgenion ? Aŭ ĉu famega ŝakmajstro kaŝis al ni sian nomon pro nekomprenebla kaŭzo ? Ni pridiskutis ĉiujn tiujn eblecojn tre ekscititaj, eĉ la plej aŭdacaj hipotezoj ne ŝajnis al ni sufiĉe aŭdacaj, por harmoniigi la misteran timon kaj la surprizigan scion de la fremdulo kun lia agnoskebla ludarto. Por unu afero ni tamen restis unuanimaj : por neniu kaŭzo ni rezignus pri la spektaklo de nova batalo. Ni decidis ĉiuj klopodi por ke nia helpinto ludu denove kontraŭ Ĉentovic en la sekva tago, por kiu McConnor promesis pagi proprakoste. Ĉar intertempe per pridemando de stevardo sciiĝis ke la nekonatulo estas aŭstro, oni taskigis min samlandanon, transdoni al li nian inviton.

Mi ne bezonis longan tempon por malkovri la tiel haste fuĝintan ulon sur la promenoferdeko. Li kuŝis sur kuŝfotelo kaj legis. Antaŭ ol alpaŝi al li, mi kaptis la okazon, observi lin. La akute distranĉita kapo ripozis sur kusenoj en sinteno de ia laceco; ankoraŭ foje mi rimarkis la apartan palecon de la relative juna vizaĝo, kies brile blankaj haroj ĉirkaŭis la tempiojn; mi ne scias kial, al mi impresis kvazaŭ tiu viro estis subite maljuniĝinta. Apenaŭ mi aliris al li, li stariĝis ĝentile kaj prezentis sin per ia nomo, kiun mi tuj rekonis kiel tiu de iu alte konsiderata malnova aŭstra familio. Mi memoris ke iu portanto de tiu nomo apartenis al la plej intima amikrondo de Ŝuberto kaj iu el la personaj kuracistoj de la maljuna imperiestro elvenis el tiu familio. Kiam mi trandonis al D-ro B. nian inviton respondi al la defio de Ĉentovic, li estis videble surprizita. Li sciigis ke li tute ne konsciis, ke li estis frontinta mondan majstron kaj eĉ ĝis nun plej sukcesan kaj gloran. Pro ajna kaŭzo tiu informo ŝajne faris al li apartan impreson, ĉar li informiĝis ĉiam kaj ĉiam denove ĉu mi certas ke lia kontraŭulo ja estas fakte fama mondmajstro. Mi baldaŭ rimarkis ke tiu fakto faciligis mian taskon, kaj opiniis ke estis pli bone, sentante lian delikatecon, prisilenti ke la mona risko de eventula malvenko restas je la kosto de McConnor. Post longaj hezitoj, D-ro B. fine deklaris sin preta por matĉo, tamen ne sen esti klare petinta, ke oni refoje avertu la aliajn sinjorojn, ke ili neniel troigu esperojn sur liaj konoj.

«Sekve», li aldonis kun revema rideto « mi fakte ne scias ĉu mi kapablas ludi ŝakon ĝuste laŭregule. Bonvolu kredi min, ke neniel temis pri falsa modesteco, kiam mi diris, ke mi ne estas tuŝinta ŝakfigurojn de mia gimnazia tempo, tio estas antaŭ pli ol dudek jaroj. Kaj eĉ en tiu tempo mi estis konsiderata kiel ludanto sen aparta doto.»

Li diris tion tiel nature, ke mi tute ne povis dubi pri ties vereco. Tamen mi ne povis fari alie ol esprimi mian miron kiel li povis memori pri ĉiu unuopa pozicio de la plej diversaj majstroj; ĉiukaze li certe dediĉis multan tempon por studi ŝakon almenaŭ teorie. D-ro B. ridetis denove en tia rimarkinda aparta maniero.

«Dediĉis multan tempon! - Dio scias, ĉu oni povas diri, ĉu mi dediĉis multan tempon por studi ŝakon. Sed tio okazis en tre apartaj tute unikaj cirkonstancoj. Tio estis iom komplika historio, kaj ĝi povus ĉiukaze validi kiel eta kontribuo al nia dolĉa granda epoko. Se vi havas duonhoron da libera tempo...»

Li montris la kuŝfotelon apud si. Mi volonte akceptis lian inviton. Ni ne havis najbarojn. D-ro B. formetis siajn legokulvitrojn, flankenmetis ilin kaj ekis:

«Vi estis tre afabla esprimi ke kiel Vienano vi memoras la nomon de mia familio. Sed mi supozas, ke vi