Paĝo:Stefan Zweig, Ŝaknovelo.pdf/7

Ĉi tiu paĝo estis validigita

preskaŭ ne aŭdis pri la advokatoficejo, kiun mi gvidis unue kun mia patro kaj poste sole, ĉar ni ne defendis kaŭzojn, kiujn la gazetoj publike pritraktis, kaj ni evitis laŭprincipe ekhavi novajn klientojn. Verdire ni tute ne plu havis klientaron, sed limigis nin al jura konsilado kaj havaĵmastrumado de grandaj monaĥejoj, al kiuj mia patro iom simpatiis kiam deputito de la religia partio. Cetere al ni – hodiaŭ, ĉar la monarkio apartenas al la historio, ni rajtas priparoli tion – estis konfidita la mastrumo de la mon-havaĵoj de iuj anoj de la imperia familio. Tiu ligiteco al korto kaj eklezio – mia onklo estis persona kuracisto de la Imperiestro, kaj alia estis abato en Seitenstetten – ekis jam antaŭ du generacioj; ni nur bezonis ĝin flegi, kaj estis trankvila, mi diru, silenta tasko, kiu estis al ni transdonita per heredita konfido, vere ne postulanta multe pli ol plej striktan diskretecon kaj fidindecon, du ecojn kiujn mia forpasinta patro posedis en granda mezuro. Li fakte sukcesis, same en la inflaciaj jaroj kiel en tiuj de la revolucio, per siaj konsiloj gajnigi al siaj klientoj konsiderindajn profitojn. Kiam Hitler ekregis en Germanio kaj ekigis sian rabatakon por la posedo de la preĝejoj kaj de la monaĥejoj, ekis ankaŭ ĉi flanke de la limo diversaj traktadoj kaj negocadoj, por savi almenaŭ la moveblajn havaĵojn el la trudforpreno, tra niaj manoj, kaj ni ambaŭ pli sciis pri iuj sekretaj politikaj traktadoj de la roma kurio kaj de la imperia domo, ol la publiko informiĝis. Sed ĝuste la nerimarkindeco de nia oficejo – ni neniam vidigis ŝildon ĉe la pordo – same kiel la zorgo, ke ni ambaŭ evitu montriĝi en la monarkiistaj rondoj, donis la plej sekuran protekton kontraŭ nemenditaj enketoj. Fakte dum ĉiuj tiuj jaroj neniu potenco en Aŭstrio iam suspektis ke la sekreta korespondado de la imperia domo ties plej grava poŝtaĵo daŭre precize transiris tra nia nerimarkebla oficejo en la kvara etaĝo.

Nun la nazioj, longtempe antaŭ ol ili rearmis siajn armeojn kontraŭ la mondo, ekorganizis alian same danĝeran kaj instrukciitan armeon en ĉiuj najbaraj landoj, la legionon de la handikapuloj, de la malantaŭenrestituloj, de la kripluloj. En ĉiun servon, en ĉiun entreprenon ennestiĝis iliaj tiel nomataj «ĉeloj», en ĉiun lokon ĝis supre en la privatan ĉambron de Dollfuß kaj de Schuschnigg eksidis iliaj subaŭskultantoj kaj spionoj. Ankaŭ en mia ne-rimarkebla oficejo ili havis, kiel mi tro malfrue konstatis, sian peonon. Verdire temis pri neniu alia ol mizera sentalenta oficisto, kiun mi dungis laŭ konsilo de iu pastro kaj nur pro tio ke la oficejo el ekstere aspektu kiel ordinara entrepreno; fakte ni utiligis lin por nenio alia ol simpla leterportado, ni lasis lin uzi la telefonon kaj ordigi la dosierojn, tio estas tiujn dosierojn kiuj estis tute sensignifaj kaj ne kompromitaj. Li neniam rajtis malfermi la korespondaĵojn, mi mem skribis ĉiujn gravajn leterojn, ne postlasante kopion, propramane per la skribmaŝino, mi kunpremis ĉiujn gravajn dokumentojn hejmen, kaj okazigis sekretajn konversaciojn ekskluzive en la preĝistejo aŭ en la epikospa laborĉambro de mia onklo. Dank al tiuj antaŭzorgoj la subaŭskultanto nenion vidis el la grandaj okazaĵoj; sed pro iu malfeliĉa hazardo la ambicia kaj vanta knabo certe rimarkis, ke oni ne fidis al li kaj ke ĉio interesa okazis nur kaŝe de li. Eble dum mia foresto unu el la leterportistoj malsingardeme parolis pri «Lia Imperia Moŝto» anstataŭ kiel interkonsentite pri «Barono Bern», aŭ la mizerulo kontraŭleĝe malfermis iujn leterojn, ĉiukaze venis el Munkeno aŭ Berlino la ordono nin priatenti, antaŭ ol mi povis suspekti ĝin. Nur multan tempon poste, kiam mi jam delonge sidis en malliberejo, mi memoris ke lia komenca pigreco en la laboro ŝanĝiĝis al subita diligenteco en la lastaj monatoj kaj li plurfoje preskaŭ urĝe petis, por porti mian korespondaĵon al la poŝtoficejo. Mi ne povis pardoni al mi tiun evidentan malsingardemon, sed fine ĉu la plej altaj diplomatoj kaj militistaj altranguloj ne ankaŭ estis trompitaj de la hitlera ruzarto? Kiel precize kaj ameme Gestapo[1] turnis sian atenton al mi, konkrete evidentigis la fakto, ke ankaŭ en la sama vespero, kiam Schuschnigg konigis sian abdikon, kaj unu tagon antaŭ ol Hitler eniris Vienon, mi estis kaptita de la SS[2]-agentoj. Mi feliĉe estis sukcesinta forbruligi ĉiujn plej gravajn dokumentojn, ekde kiam mi aŭdis la abdikoparoladon de Schuschnigg, kaj sendigis al mia onklo pere de mia maljuna findinda dommastrumantino kaŝitan en korbo da lavendaj vestoj la ceteron de la dokumentoj kun nepraj atestiloj por la deponitaj en eksterlando posedaĵoj – vere lastminute antaŭ la uloj ekmartelis ĉe mia pordo.»

D-ro B. interrompis sin por ekbruligi cigaron. Pro la ŝanceliĝanta lumo mi rimarkis ke nerva tremo kuris sur lia dekstra buŝfino, kion mi jam estas rimarkinta antaŭe, kaj ĝi ripetiĝis tre ofte. Temis pri rapida ekmovo, apenaŭ pli forta ol ekblovo, sed ĝi donis al la tuta vizaĝo ian rimarkindan maltrankvilecon.

«Vi verŝajne supozas, ke mi nun rakontos pri koncentrejo, en kiun estis portitaj ĉiuj kiuj restis fidelaj al nia malnova Aŭstrio, kaj pri la humiligoj, la martiriĝoj, la torturoj kiujn mi ĉi tie suferis. Sed nenio tia okazis. Mi eniris alian kategorion. Mi ne estis puŝita kun tiuj malfeliĉuloj al kiuj eksplodas longe retenita kolero pro korpaj kaj animaj humiligoj, sed estis kunmetita al tiu alia tre malgranda grupo, el kiu la nazioj esperis elĉerpi ĉu monon ĉu gravajn informojn. En si mem mia sensignifa persono nature ne interesis la Gestapo-n. Sed ĝi certe eksciis ke ni estas la pajlohomoj la mastrumantoj kaj la fidatoj de iliaj plej akraj kontraŭantoj, kaj tio kion ili esperis eltiri el mi, estis akuza materialo: materialo kontraŭ la monaĥejoj, kies kontraŭleĝajn farojn ili volis koni, materialo kontraŭ la imperia familio kaj ĉiuj kiuj sinofere engaĝiĝis por la monarkio en Aŭstrio. Ili suspektis – kaj verdire ne malprave – ke el jenaj monsumoj kiuj trairis tra niaj manoj, kaŝiĝis gravaj restaĵoj kiuj eskapis el ilia rabemo, ili arestis min tuj en la unua tago, por devigi min malkaŝi tiujn sekretojn per siaj elprovitaj metodoj. Homoj el mia kategorio, el kiuj oni elĉerpu ĉu gravan materialon ĉu monon, pro tio ne estis puŝitaj al koncentrejoj, sed estis apartigitaj por speciala traktado. Vi eble memoras, ke nia kanceliero kaj aliflanke la barono Rotschild, el kies parencoj ili esperis trudpreni milionojn, neniel estis metitaj malantaŭ dornodratojn en kampon por malliberuloj, sed estis akceptitaj kun ŝajna favora traktado en hotelo, la hotelo Metropole, kiu samtempe estis la ĉefkvartalo de la Gestapo, kie ĉiu el ni ricevis apartan ĉambron. Ankaŭ mi sensignifa homo ricevis tian delikatan atenton.

Aparta ĉambro en hotelo – ĉu ne vere, tio aspektas aparte humana? Sed vi povas kredi min, ke oni neniel pli humane traktis nin sed nur per pli rafinita metodo, kiam oni nin «eminentulojn» loĝigis ne dudekope en glacimalvarma barako, sed en elteneble hejtata kaj apartigita hotelĉambro. Ĉar la premo per kiu oni volis trudeligi el ni la bezonatan «materialon», devis pli subtile funkcii ol per batoj kaj korpaj torturoj: per elpensita plej rafinita izolado. Oni faris al ni nenion, oni metis nin nur en malplenan nenion, sekve kiel sciate neniu afero sur la tero

  1. Gestapo = geheime Statpolizei = sekreta ŝtatpolico (dum la regado de Hitler en Germanio 1933-1945)
  2. SS = SchutzStaffel = protektoskadro, plej potenca milita nazia polico