produktas tian premon sur la homa animo ol la nenio. Dum oni baris nin ĉiujn unuope en totala malpleno, en iu ĉambro kiu hermetike estas ŝlosita de la ekstera mondo, anstataŭ el ekstere per batoj kaj malvarmo, tia premo el interne devus esti produktita, ke ĝi fine nepre malfermos al ni la lipojn. Unuavide la ĉambro en kiun oni metis nin aspektis ne malkomforta. Estis tablo, pordo, lito, seĝo, lavabo, kunkrada fenestro. Sed la pordo restis ŝlosita tage kaj nokte, sur la tablo ne estis permesite lasi libron, gazeton, paperon, krajonon; la fenestro rigardis al blinda muro, ĉirkaŭ mia mio kaj eĉ ĉirkaŭ mia korpo oni konstruis plenan nenion. Oni forprenis de mi ĉiujn objektojn, la horloĝon, por ke mi ne sciu la horon, la krajonon, por ke mi ne povu skribi ion ajn, la tranĉilon, por ke mi ne povu tranĉi miajn vejnojn; eĉ la plej eta sendolorigilo kiel cigaredo estis al mi malpermesita. Mi vidis neniun homan vizaĝon krom tiun de la gardisto kiu ne rajtis diri al mi eĉ vorton nek respondi al eĉ unu demando, mi aŭdis neniun homan voĉon; la okuloj, oreloj, ĉiuj sentoj ricevis de la mateno ĝis la nokto kaj de la nokto ĝis la mateno eĉ ne la plej etan nutraĵon, oni restis sola kaj senhelpa kun si mem, kun sia korpo kaj la kvar aŭ kvin silentaj objektoj: tablo, lito, fenestro kaj lavabo; oni vivis kiel subakvisto sub vitrokloŝo en la senluma tiom silenta oceano, kaj eĉ kiel la subakvisto, kiu jam pensas ke la ŝnuro al la ekstera mondo rompiĝis kaj ke oni neniam revenigos lin el la silenta profundo. Estis nenio por fari, nenio por aŭdi, nenio por vidi, ĉirkaŭestis nur la nenio, la tute senspaca kaj sentempa malpleno. Oni iris tien kaj reen, kaj kune venis la pensoj tien kaj reen, tien kaj reen ĉiam denove. Sed la pensoj mem, kvankam ŝajne sensubstancaj, tamen bezonas apogopunkton, alikaze ili ekrondiras kaj sensence cirkle ekiras ĉirkaŭ si mem; ankaŭ ili ne eltenas la nenion. Oni atendis ion de la mateno ĝis la vespero, kaj nenio okazis. Oni plu kaj plu atendadis. Nenio okazis. Oni atendis, atendis, atendadis, oni pensis, pensis, pensadis ĝis ekdoloris la tempioj. Nenio okazis. Oni restis sola. Sola. Sola.
Daŭris dekkvar tagojn dum kiuj mi vivis ekster la tempo, ekster la mondo. Se tiam iu milito estus eksplodinta, mi ne estus informita pri ĝi; mia mondo tiam konsistis el nur tablo, pordo, lito, lavabo, seĝo, fenestro kaj vando kaj konstante mi rigardis al tiu sama tapeto sur la sama vando; ĉiu linio de ties dentoza motivo engravuriĝis en la plej profundajn faldojn de mia cerbo kvazaŭ per bronza ĉizilo, tiom ofte mi estis fikse alrigardinta ilin. Tiam fine ekis la pridemandado. Oni estis subite vokita kaj irigita tra koridoroj, oni ne sciis kien; sekve oni atendis ie ajn kaj ne sciis kie, kaj subite staris antaŭ tablo ĉe kiu sidis kelkaj uloj vestitaj per uniformoj. Sur la tablo kuŝis paperamaso: dosieroj, pri kiuj oni ne sciis kion ili entenas, kaj tiam ekis la demandoj, la veraj kaj la falsaj, la klaraj kaj la ruzaj, la kaŝdemandoj kaj la kaptodemandoj, kaj dum oni respondis, fremdaj aĉaj fingroj trafoliumis la paperojn pri kiuj oni ne sciis kion ili entenas, kaj fremdaj aĉaj fingroj skribis ion en protokolo kaj oni ne sciis kion ili skribas. Sed plej terure por mi en tiuj pridemandoj estis ke mi ne povis nek malkovri nek diveni kion la uloj de la Gestapo fakte sciis pri la eventoj okazintaj en mia oficejo kaj kion ili volis elĉerpi el mi. Kiel mi ĵus diris al vi, mi estis sendinta la vere plej kompromitajn dokumentojn lastminute al mia onklo pere de mia dommastrumantino. Sed ĉu li ricevis ilin? Ĉu li ne ricevis ilin? Kaj kiom perfidis tiu oficisto ? Kaj kiom da leteroj ili perruze kaptis, kiom da eble ili jam intertempe elpremis en germanaj monaĥejoj, pri kiuj ni zorgis pere de mallerta monaĥo. Kaj ili demandis kaj pridemandis. Kiun dokumenton mi aĉetis por jena monaĥejo, kun kiu banko mi korespondis, ĉu mi konas aŭ ne iun sinjoron Tioaŭjeno, ĉu mi ricevis leterojn el Svisio kaj el Steenookerzeel? Kaj ĉar mi ne povis diveni, kiom ili jam eksciis per spionado, ĉiu respondo entenis teruran respondecon. Se mi deklaris ion, kion ili ne jam sciis, mi eble senbezone liveris iun al la tranĉilo. Se mi tro neis, mi damaĝis al mi mem.
Sed la pridemandado ne estis la plej aĉa afero. Plej aĉe estis la reveno post la pridemandado en mian nenion, en la saman ĉambron kun la sama tablo, sama lito, sama lavabo, sama tapeto. Ekkiam mi estis sola kun mi mem, mi provis rekonstrui, kion plej inteligente mi devintus respondi, kaj kion mi devus diri en sekvanta fojo por forigi la penson ke mi eble perfidis min mem senpripense per iu ajn rimarko. Mi pripensis, trapensis, traesploris, mi kontrolis miajn proprajn parolojn je ĉiu vorto, kiun mi estis dirinta al la esplorjuĝisto, mi rekapitulis ĉiujn demandojn, kiujn ili starigis, ĉiun respondon, kiun mi faris, mi provis ĝuste taksi kion ili povus esti protokolinta, kaj jam sciis ke neniam povos diveni nek ekscii kion. Sed tiuj cerbumadoj ekkiam ili ekis en malplena spaco, ne ĉesis rondiri en la kapo, ĉiam denove en novajn en aliajn aranĝojn, kaj tio daŭris ĝis endormiĝo; ĉiufoje post pridemandado far Gestapo miaj propraj cerbumadoj transprenis same senkompate la martirigadon de la demandoj, de la esploroj, de la torturoj, kaj eble eĉ pli terure ĉar tiuj pridemandoj ĉiam ĉesis post horo sed tiuj ne pro la perfida torturo de la soleco. Kaj daŭre ĉirkaŭ mi nur la tablo, la ŝranko, la lito, la tapeto, la fenestro, neniu distraĵo, neniu libro, neniu gazeto, neniu fremda vizaĝo, neniu krajono, por ion noti, neniu alumeto, por ludi per ĝi, nenio, nenio, nenio. Mi nur nun rimarkis, kiel diable sencoplena, kiel psikologie murde estis elpensita tiu sistemo de la hotelĉambro. En koncentrejo oni eble devus transporti ŝtonojn ĝis oni sange vundus al si la manojn kaj frostus la piedoj en la ŝuoj, oni kuŝus kunpremita kun du dekduoj da homoj en malbonodoro kaj frosto. Sed oni vidus vizaĝojn, oni povus alrigardi kampon ĉareton, arbon, stelon, ajnan ion ajn, dum ĉi tie ĉiam la samon, iun konstante ĉiam saman teruran samon. Ĉi tie estis nenio kiu povus distri min el miaj cerbumadoj el miaj vanaj imagaĵoj, el miaj frenezaj rekapituladoj. Kaj jen kion ili planis – mi devus pli kaj pli strangoliĝi de miaj cerbumadoj ĝis ili sufokos min. Kaj mi ne povos fari alie ol fine ilin elgluti, vomi, elparoli, ĉion eldiri, kion ili volis, fine liveri la materialon kaj la homojn. Iom post iom mi konstatis ke miaj nervoj ekmalfortiĝis pro tiu terura premo de la nenio, kaj mi, konscia pri la danĝero, streĉis ĝis rompo miajn nervojn por trovi iun ajn apogilon aŭ inventi ĝin. Por okupi min, mi provis reciti kaj rekonstrui ĉion kion mi parkeris, la nacian himnon, la ludrimojn de la infaneco, la Homeron de la gimnazio, la paragrafojn de la civila leĝolibro. Poste mi provis kalkuli, adicii, dividi ajnajn nombrojn el hazardo sed mia memoro havis neniun firman forton en la malpleno. Mi povis koncentriĝi sur nenio. Ĉiam meze pluiris la samaj ŝanceliĝantaj pripensoj: Kion ili scias ? Kion mi diris hieraŭ ? Kion mi diru venontfoje ?
Tiu aparta nepriskribebla situacio daŭris kvar monatojn. Nun – kvar monatoj tion oni facile skribas: nenio pli ol literon! Tion oni facile eldiras: kvar monatoj – kvar silaboj. En kvarono da sekundo la lipo rapide artikulaciis tion: kvar monatoj! Sed neniu povas priskribi, povas mezuri, povas prezenti nek al iu alia nek al si mem kiom longe daŭras tempo en senspaceco en sentempeco, kaj al neniu oni povas klarigi kiel onin formanĝas kaj detruas