Paĝo:Stettler - La Pariza Kongreso, 1932.pdf/5

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

do pli malpli el la monujo de sia bonfaranto, kun la moralaj malprofitoj de tia sistemo. Unuflanke S-ro Sébert kaj kelkaj societoj alcelis specon de nacia reprezentantaro, kun koncerna kotizo favore al la Centra oficejo; aliflanke la pli liberemaj Esperantistoj postulis plenan ŝanĝon de tiu tre dekoracia, sed al ili tro „generala” metodo. Komplikiĝis ankoraŭ la situacio per la fondo de Universala Esperanto Asocio en 1908. UEA tuj ĝuis grandan favoron dank’ al siaj 3 principoj: uzi Esperanton, ne nur prediki kaj instrui ĝin; akcepti ĉiun honorindan membron, sen diferenco pri nacieco, religio aŭ raso; labori internacie, forigante la naciajn komplikaĵojn per retaro de servemaj Delegitoj kiuj rekte dependas de la centro. Ĝis la mondmilito la naciaj societoj estis la „oficiala movado”, kiu organizis brilajn kongresojn, havis multajn komitatojn kaj pli malpli dormis dum la jaro. Flanke de ĝi laboris UEA, la simpla, eltrovema kaj tial sukcesa entrepreno de S-ro Hodler en Ĝenevo.

Resumo de la unua periodo: Priorganizaj disputoj dum preskaŭ ĉiu kongreso de 1909—1913; pri la sama temo, kun la samaj argumentoj kiel nuntempe, dudek jarojn pli poste.

b) Eksplodas la mondmilito; la naciaj societoj fariĝas nature la agentoj de sia nacia „militvero”, per tio pli evoluantaj la internacian vortaron ol la internacian spiriton. UEA estas ankaŭ tre haltigata, tamen sukcesas peradi milojn da leteroj, fari gravajn servojn por trovi malaperintojn, kaj kunteni la interesojn de la neŭtrala movado. Findpunkto: La Kongreso en Hago, 1920, rimarkinda per la ĝentileco kiel interrilatas la estintaj malamikoj. Triumfas la esperantista spirito; sed ankaŭ oni rekomencas organizi. La tiama reprezentanto de la Itala registaro (antaŭ la rego de Mussolini) rekomendas parole kaj en broŝuro koncentrigon de la movado de UEA, loĝanta en lando „kies naturaj defendiloj, la virto kaj la valoro de sia popolo faras ĝin ne-atakebla”, ĉefe estrata de personoj el nacio svisa, kiu „pro sia sankta neŭtraleco, pro la kunvivado de diversaj popoloj, estas vere internaciema.” (Prof. A. Alessio, Roma, 1920).