Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/21

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Sufokiĝintoj

Plej urĝe estas doni freŝan aeron al la sufokiĝinto kaj lavi lian vizaĝon per malvarma akvo. Konsilindaj estas klisteroj de malvarma akvo, kiel ankaŭ brosado de la manplatoj kaj pied-plandoj. Per tiklado de la laringo oni devas kaŭzi vomadon kaj poste doni al la malsanulo glason da vino por refortiĝi. En okazo de ŝajna morto oni ŝprucigu sur la pacienton malvarman akvon kaj energie frotu lin per varmaj tukoj. En tia cirkonstanco oni ankaŭ donu vinagran klisteron.



Flegado al frostiĝintoj

Malnova popola rimedo kontraŭ frostiĝintaj membroj estas frotado per neĝo, sed tio ĉi tute ne estas konsilinda. Oni kuŝigu frostiĝinton en varmigitan liton kaj frotu lin per lantukoj aŭ brosu lin ĝis la korbato reiĝos aŭdebla. Oni tenu sub la nazo odor- kaj ekscitilojn kaj donu al la malsanulo, ĝis alveno de la kuracisto, varman akvon kun citronsuko aŭ vino.



Ĉu oni devigu la infanojn, ĉion manĝi?

Jen demando, kium jam ŝarĝis la koron de multaj patrinoj kaj senutile kolerigis multajn patrojn. Devigi iun manĝi estas absurdaĵo,