Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/22

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiun oni tro ofte faras kontraŭ gastoj kaj infanoj, sed la saneco de tiuj ĉi lastaj precipe devas suferi pro la malsaĝa antaŭjuĝo de l’ gepatroj, ke la infano devas manĝi ĉion, kio venas sur la tablon. Tio ĉi okazus eĉ pli ofte, se la stomako de l’ infano, en plej multaj okazoj, ne ribelus kontraŭ tiu malkono de l’ naturaj leĝoj kaj ne forĵetus per vomado la troan manĝaĵon.

Kontraŭ infanoj oni devus observi la jenan konduton: Oni neniam devigu ilin plenigi la stomakon aŭ satiĝi per manĝaĵo, kiu estas al ili kontraŭgusta, sed ĉiufoje oni provu kutimigi la infanon al la manĝaĵo. Tiu ĉi procedo ne postulas manĝadon de grandaj kvantoj de la sama nutraĵo, tute sufiĉas la nura gustumo. La frazon: „La infano devas manĝi ĉion, kio venas sur la tablon“ oni anstataŭigu per tiu ĉi: „La infano devas gustumi ĉion, kio venas sur la tablon, sed satiĝi nur per tio, kion ĝi manĝas volonte“. Multaj patrinoj respondos, ke estas praktike neeble, precipe en grandaj familioj, kontentigi la guston de ĉiu kunmanĝanto, oni ja ne povas kuiri por ĉiu aparte. Tiu ĉi rimarko ne havas pravecon. Sendube por neniu dommastrino estas malfacile meti sur la tablon, ĉe ĉiu manĝo, krom la speciale kuirita manĝaĵo, ankaŭ panon, buteron, fruktojn, ovojn kaj lakton, aŭ almenaŭ havi ilin . Jam nur per pano kaj fruktoj la homo povas tre bone vivi, kaj jen nutraĵo, kiun plej multaj infanoj manĝas tre volonte. En oftaj okazoj, kiam oni trudas manĝaĵon al