Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/24

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

laŭlonge de la dentkarno. — 6. Kiel dentpurigilojn oni uzu anser-plumajn tubetojn aŭ simple maldikajn lignetojn. Oni evitu ĉiujn metalajn objektojn, kiel pingloj, ŝtalplumoj ktp. — 7. Oni evitu enmeti iajn objektojn en la buŝon aŭ inter la dentojn kaj forlasu la naŭzigan kutimon, malsekigi per la lango poŝtarkojn aŭ aliajn aĵojn. Precipe oni avertu la infanojn, ke ili ne leku inkmakulojn kaj ŝtalplumojn. — 8. Oni gardu sin de mordrompado de malmolaj objektoj kiel nuksoj, ligno ktp., ĉar krom vundado de la dentsubstanco povas okazi ekskuoj. — 9. Oni evitu la influon de estermaj temperatur-gradoj kaj enprenu nek tro varmajn nek tro malvarmajn manĝaĵojn aŭ trinkaĵojn. — 10. Ne estas konsilinda la uzado de ĉiuj tiel nomataj dent- aŭ buŝakvoj, pulvoroj, pastoj, sapoj ktp. pro iliaj ĉu mekanikaj ĉu kemiaj malutilaj influoj. La ofte laŭdataj dentpurigaĵoj, kiel karbo de tilia ligno, pumiko, ostrokonkoj, cigarcindro efikas malutile por la dentoj post longa uzado, ĉar ili atakas kaj igas rompiĝema la emajlon kaj malfirmigas la dentkarnon. — Ankoraŭ kelkaj rimarkoj: kelkafoje oni ne sukcesas, eĉ per la plej zorgemaj flegoj, konservi la dentojn sanaj, kaj estas necese de tempo al tempo ekzamenigi ilin de dentkuracisto, por ke oni povu ĝustatempe kontraŭbatali la dentdifektiĝon. Tia ekzameno devas okazi ĉe plenaĝuloj unufoje, ĉe infanoj almenaŭ dufoje ĉiun jaron. Tio ĉi estas precipe grava en la aĝo de 6—12 jaroj, dum la dentŝanĝo. Dum