Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/26

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

okulkuraciston ekzameni la okulojn. — 10. La infanoj devas havi sufiĉan movadon en libera aero kaj se eble sur verdaj kampoj, ĉar la verda koloro estas favora por la okulo.



Dek ordonoj pri eduko de infanoj

1. Eduku mem vian infanon. Kiu volas sukcese eduki infanojn, devas havi plenan kaj konstantan aŭtoritaton super ili. Mezbona patrino estas preferinda al plej bona edukistino fremda. — 2. Okupu viajn infanojn, lasu ilin ludi aŭ labori, sed neniam vagi senokupe. Neokupata infano estas malbonhumora, kaprica kaj malafabla, dum infano okupata laŭ ĝusta maniero estas bona, feliĉa kaj ĝentila. — 3. Lasu la infanojn moviĝi. Ne postulu, ke ili, ĉe sia okupado, restu ĉiam trankvilaj kaj senbruaj. Se infano devas normale malvolviĝi korpe kaj spirite, ĝi devas laŭplaĉe movi siajn membrojn, uzi sian voĉon per parolado, ridado, kantado okaze ankaŭ kriado, okupi sian fantazion per ludoj kaj ne nur rigardi, sed ankaŭ palpi la objektojn de tiu ĉi mondo. Kompreneble ĉio devas okazi nur en ĝusta tempo kaj en ĝusta loko. Pro tio: 4. Lasu la infanojn en ilia ĉambro, kiam vi ricevas viziton: en konversacio de plenaĝuloj ili ofte aŭdas aferojn, kiujn ili prefere ne devas aŭdi. Se ili devas montri sin antaŭ gastoj, tio estu nelonge kaj ne toleru, ke ili fariĝu la centro de la ĝenerala atento. — 5. Dum ĉeesto de