Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/34

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tomoj, kiel: ŝarĝita lango, premo kaj pleneco de stomako, intestaj gasoj kaj neregula digesto. — Oni devas zorgi pri ĝenerala korpa flegado kaj varmaj piedoj. — Vespere malvarmetaj ventrokompresoj, ĉiutage malforta masaĝo de la stomako, mildaj vaporbanoj de l’ ventro estas bonaj kurac-rimedoj.



Influenco

Oni ĝin ankaŭ nomas gripo: ĝi okazas epidemie precipe dum vintro kaj dum sensunaj tempoj. La kaŭzoj ne estas ĉiam difineblaj, sed kiam ĝi atakas unu membron de familio, ordinare la aliaj personoj de la domo ankaŭ baldaŭ malsaniĝas. Ĝi povas konduki al morto maljunulojn, al kiuj mankas rezisteca forto aŭ malfortulojn kun kronikaj malsanoj. Tuj de la komenco de la malsaneco oni devas unu aŭ du fojojn forte ŝviti por plirapidigi la elpuŝon de malsanecaj sukoj. Varmaj banoj ĝis 32o kun posta seka enpako havas la saman efikon; poste en lito, duhoraj enpakoj de la atakitaj organoj je 20o, kaj malvarmeta lavo. Fortikaj personoj povas ankaŭ fari plenajn enpakojn je 20o kun tri varmigaj kruĉoj ĉe la piedoj kaj krurojn dum 1½ aŭ 2 horoj, poste lavo je 18o aŭ malvarma duŝo. La dieto devas esti tiu de la febromalsano, oni ne manĝu viandon. Se la malsaneco sidas precipe en la spirorganoj, oni faru konstante kolkompresojn je 20o, aŭ brustenpakoj de 1½ ĝis 2 horoj, gargarojn de l’