Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/37

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de nekompleta brulado l’ urinacidoj, la urinacidaj saloj enloĝiĝas en la artikoj kaj tie naskas dikiĝon. Komence, la malsano aperas krize, post unu krizo la paciento sentas sin denove pli bone, ĝis nova krizo venas; iom post iom suferas la ĝenerala bonstato, la dikiĝintaj artikoj malfaciligas ĉiun movadon, ĝis fine la malsanulo fariĝas tute dependanta de alies helpo. Per la artrito naskiĝas facile kor- kaj ren-suferoj. Mildaj vaporbanoj, varmaj banoj en banujo, masaĝo, vaporkompresoj sur la doloraj artikoj, neekscitanta dieto, multa movado kaj laboro en libera aero.



Klorozo, anemio

Tiu ĉi ĉiutage videbla malsaneco de gejunuloj kaj precipe de junulinoj devenas de netaŭga nutrado kaj vestiĝado. Se oni volas atingi veran kaj daŭran sukceson, oni devas komenci per reguligo de la dieto. Oni devas forlasi bieron, vinon, acidaĵojn, spicojn, kafon, teon kaj abundan viand-nutraĵon; komence oni prenu lakton, legomojn, ovojn, griaĵon, grandan kvanton da kuiritaj kaj nekuiritaj fruktoj kaj verdan salaton, kiu preparita per citronsuko estas tre nutranta. La vestaĵoj neniel devas premi kaj oni devas tute forlasi la korseton por eviti ĉiun premon. Malvarmaj, mallongaj banoj, malvarmaj lavoj, gimnastiko kompletigas la kuracadon. Nokte oni lasu la fenestron malfermita, precipe se pluraj personoj