Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/6

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉambro, ĉar tio estas turmento por la paciento. Tion, kion li ne devas aŭdi, oni priparolu en apuda ĉambro; se ne, oni silentu aŭ diru per tute natura voĉo, kion oni havas por diri.

Ĉe gravaj malsanoj, la malsanulo devas esti ĉiam observata, sed nerimarkite de li. En negravaj okazoj aŭ ĉe resaniĝoj, favore efikas, kiam la flegistino sidas ĉe la fenestro kaj ŝajnas rigardi senpripense eksteren. Tio trankviligas kaj ne donas la impreson esti observata.

Ofte estas malfacile, havigi al la malsanulo solidan apogon por la dorso, kaj tio estas tre necesa por la manĝado, lavado ktp. Oni metu kusenon kontraŭ la dorso de l’ malsanulo kaj starigu seĝon malantaŭ la kuseno. La renversitan dorsapogilon de la seĝo oni turnu kontraŭ la dorso de l’ malsanulo, la antaŭa parto de l’ sida flanko apogas sin al la kap-fino de l’ lito, la seĝpiedoj staras supren renversite.

En okazo de fortaj ŝvitoj sub la brakoj, lavadoj de la tuta korpo kun varmeta akvo estas rekomendindaj. Por purigi la buŝon, kiam la malsanulo ne estas kapabla tion fari mem, oni prenu linan tolaĵon, malsekigu ĝin en akvo de 22º R. kaj viŝu per ĝi la dentojn kaj dentkarnon. Per tia tolaĵo oni ankaŭ povas purigi la vizaĝon kaj la korpon. Se oni prezentas al la paciento trinkaĵon, oni estu tre zorgema kaj ne elverŝu ion da ĝi, tio povas kaŭzi al la malsanulo malagrablaĵon, malvarmiĝon, teruron aŭ koleron.