Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/21

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
18

per la terura morto de la drinkuloj.... La edzo, laborante en la montoj, falis en profundaĵon, kaj mortis. (Malsuprenirante, mi jam legis lian ‘martir-tabulon’—“Preĝu por ripozo de lia animo ! ”)

Nun venis la malriĉaj jaroj. Vidvino, ŝi post nelonge perdis la amatan malnovan gastejon kaj rifuĝis en la montan dometon.

Iom post iom, unu post alia, la infanoj forlasis la nesteton por perlabori la vivon, aŭ eble riĉiĝi en granda vasta malproksima Ameriko.

Kaj nun ŝi restadis sola kun la hundeto, kaj la kompatinda kretinino. . . . Estis nun la jaroj de rememoro. Vespere, kiam la suno aliformis la grizeverdan, melankolian glaciejon je rozkolora sonĝolando, Rezi revivadis la belajn vesperojn de 1’ estintaj jaroj, kiam la bonkora fratoludis per la citroharpo tiel dolĉajn ariojn, en la ĝardenlaŭbo. .

Simpla kortuŝanta vivado. Rezi ridis kaj ploris; amiskaj perdis ; nun ŝi laboras kaj klopodas kaj rememoras ; baldaŭ ŝi mortos.

Eble, biografio de la plej alta reĝino estus fundamente sama.


SUNBRILO KAJ MALLUMO.


De kelkaj tagoj mi jam faris unu lacigantan suprcnrampadon post alia. Nun mi sentas inin laca kaj sata. Sur altegaj neĝaj pintoj, mi jam vidis la glorajon de sunsubiro kaj sunleviĝo. Mi luktadis kun neĝvetero kaj nebulo ; mi kontentiĝis kun la simpla nutraĵo provizita en la montaj rifuĝejoj. Nun mi volas revidi homojn kaj domojn, kaj manĝi ion alian ol pizan supon, konservaĵon kaj konfitaĵon. de montaj beroj.

Do, ini forlasas la rifuĝejon kaj malsupreniras tra la ncĝo. Post kelkaj horoj, mi ckvidas la supran parton de bclega valo.

La glaciejo rebrilas en la matena sunlumo, kiel magia teatra sceno. Tieĉi, apud la neĝejo kuŝas, kiel ĉiain, kompatinda papilio, duone glaciigita ; jen inter la plej altaj