Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/21

Ĉi tiu paĝo estis validigita

kuraĝo, memofero ; tiuj ĉi reciprokaj certigoj, ke oni estas la nacio plej nevenkebla, plej kuraĝa, destinata por granda plivastiĝo de potenco, la plej bona kaj plej nobla nacio! Ĉio ĉi disvastigas heroan atmosferon, plenigas la tutan loĝantaron per fiero kaj kredigas ĉiun individuon, ke li estas granda ano en granda epoko.

Oni konfesas, ke malbonaj ecoj, kiel avido al akiro kaj al batalado, malamo, krueleco, ruzo, troviĝas kaj montriĝas en la milito, sed ĉiam nur ĉe la malamiko. Ties malboneco estas evidenta. Ne konsiderante la neeviteblecon de la ĵus komencita militiro kaj la profiton, kiu sendube rezultos de ĝi por la patrujo, la malvenko de l’ kontraŭulo estas morala fakto, puno plenumita de la genio de la civilizacio… Tiuj Italoj, kia mallaborema, malverdirema, facilanima, fanfarona popolo! Kaj tiu Louis Napoleon — kia miksaĵo de gloramo kaj intrigemo. Kiam, la 29an de Aprilo, li publikigis sian militmanifeston kun la devizo: „Italujo libera ĝis la Adriata maro“, kian indignegon tio naskis ĉe ni! Mi tiam permesis al mi, fari rimarketon, ke vere tio estis sinforgesema, bela ideo, kiu devus plaĉi al italaj patriotoj; sed tuj oni min silentigis. Estis malpermesate tuŝi la dogmon: „Louis Napoleon estas malbonulo“, dum li estis „la malamiko“; kio ajn devenis de li, estis malbona per si mem. Alia dubeto naskiĝis en mia spirito: Mi estis rimarkinta, ke en ĉiuj militraportoj la simpatio kaj admiro estis ĉiam por la partio, kiu penadis sin liberigi de l’ jugo fremda kaj batalis por libereco. Certe, mi ne bone komprenis la sencon de la vorto „jugo“, nek tiun de la tiom entuziasme prikantata vorto „libereco“; sed ĉi tio estis por mi tute klara: La sopiro al la liberiĝo tiuĉifoje ne estis ĉe la flanko de la Aŭstrianoj, sed ĉe tiu de la Italoj. Sed ankaŭ pro tiuj timeme pripensitaj kaj ankoraŭ pli timeme esprimitaj skrupuloj mi estis tre akre mallaŭdata. Mi, malfeliĉulino, denove estis tuŝinta sanktegan aksiomon, nome, ke nia registaro — t. e. tiu, sub kiu oni okaze naskiĝis — neniam povas fariĝi jugo, sed nur beno, ke tiuj, kiuj volas disiĝi de „ni“ ne estas batalantoj por libereco, sed nur ribelantoj, kaj ke entute kaj en ĉiuj cirkonstancoj „ni“ ĉiam kaj ĉie estas plene rajtigitaj.

La unuajn tagojn de Majo — feliĉe ili estis malvarmaj, pluvaj tagoj, ĉar sunbrila, printempa vetero estus kaŭzinta kontraston ankoraŭ pli doloran — formarŝis la regimento, al kiu aliĝis Arno. Je la sepa horo matene… ha, la antaŭa nokto estis terura! Se la karulo estus foririnta nur al sendanĝera negoca vojaĝo, mi estus estinta tre malĝoja — disiĝo tiom dolorigas. — sed al la