milito! kontraŭiri la kuglojn de la malamikaj pafilegoj!… Kial mi en tiu nokto tute ne kapablis percepti la altan, historian signifon de la milito, sed nur ties morton minacantajn teruraĵojn?
Arno dormis kviete spirante, kun gaja vizaĝesprimo li kuŝis tie. Mi estis ekbruliginta novan kandelon kaj ĝin metinta malantaŭ ŝirmilon, ĉar mi nun ne povis resti en mallumo. Dormi dum tiu ĉi lasta nokto, mi kompreneble ne povis. Do mi devis almenaŭ la tutan tempon rigardadi lian karan vizaĝon. Vestita per ĉambra robo, mi kuŝis sur mia lito; apogante la kubuton sur la kusenon, la mentonon sur la manplato, mi rigardis la dormanton kaj silente ploradis… Ho, kiom multe mi vin amas, mia solamato — kaj vi min forlasos… Kial do la sorto estas tiom kruela? Kiel mi vivos sen vi? Revenu baldaŭ! Ho Dio, mia bona Dio, kompatema patro tie supre — revenigu lin baldaŭ — lin kaj ĉiujn… Faru, ke baldaŭ estu paco… Kial do ne povas ĉiam esti paco?… Ni estis tiom feliĉaj… eble tro feliĉaj… ne devas esti sur tero perfekta feliĉo… Ho, feliĉego, se li revenus hejmen nevundita kaj ree tiamaniere kuŝus apud mi kaj ne minacus disiĝo por la venonta mateno… Kiel trankvile li dormas — ho vi, mia kuraĝa karulo! Sed kiamaniere vi dormos tie? Tie ne estos mola lito por vi — tie vi estos devigata kuŝi sur malmola, malseka tero… eble en foso — senhelpa — vundita…“ Tion pensante, mi ne povis fari alie ol imagi sur lia frunto malfermitan sabrovundon, el kiu la sango elfluadas, aŭ kuglotruon en lia brusto… kaj brulanta doloro ekkaptis min pro kompato. Kiel volonte mi lin ĉirkaŭprenus kaj kisus, sed mi ne devis lin veki; li bezonis tiun fortigantan dormon. Nur ses horojn plue… tik-tak-tik-tak: senkompate kaj certe la tempo rapidas al ĉia celo. Tiu ĉi indiferenta tik-tak min suferigis. Ankaŭ la kandelo bruladis tiel same indiferente malantaŭ sia ŝirmilo, kiel tikadis la horloĝo kun sia stulta, senmova, bronza Amoro… Ĉu do ĉiuj ĉi objektoj ne komprenis, ke tio estas la lasta nokto? Miaj larmoplenaj okuloj ekfermiĝis, la konscio iom post iom malaperis kaj, mallevinte la kapon sur la kusenon, mi tamen mem ekdormis. Sed ĉiam nur dum malmulte da tempo. Apenaŭ mi estis komencinta konfuzan sonĝon, kiam mia koro subite kuntiriĝis kaj mi vekiĝis kun la terursento, kiun oni havas estante vekita de l’ alvoko al helpo aŭ de l’ krio; brulas!… Adiaŭ, adiaŭ! estis la alarmo.
Kiam la dekan aŭ dekduan fojon mi tiamaniere ekvekiĝis el la dormo, tagiĝis kaj la kandelo ankoraŭ flagris. Iu frapis al la pordo.