„La sesa, S-ro superleŭtenanto“, anoncis la servosoldato komisiita veki ĝustatempe.
Arno leviĝis… Nun do estas veninta la horo — ni devos diri la ĝemplenan vorton „adiaŭ“.
Ni estis decidintaj, ke mi lin ne akompanos al la stacidomo. Unu plua kvaronhoro de kunestado ne estis grava afero, kaj mi ne volis montri al fremduloj la doloron de la lasta disiĝo. Mi volis esti sola en mia ĉambro post la adiaŭa kiso, por povi ĵeti min teren — por povi laŭte plorkrii.
Arno rapide sin vestis, samtempe dirante al mi ĉiuspecajn konsolajn vortojn: „Brava, Marta! Post ne pli ol du monatoj la afero estos finita kaj mi estos hejme… Ne timu — el mil kugloj unu sola trafas, kaj tiu ĉi ne devige trafos min… Aliaj ankaŭ revenis el la milito; vidu vian patron. La afero devis okazi iun fojon. Certe vi ne edziniĝis kun husara oficiro, opiniante, ke lia profesio estas la kulturado de hiacintoj? Mi ofte skribos al vi, kiel eble plej ofte, kaj sciigos vin, kiel vigle kaj gaje progresas la militirado. Se io malbona estus destinita por mi, mi ne povus senti min tiel bonhumora… mi nur iras gajni ordenon… Vi nur bone atentu vin mem kaj nian Ruru’on, kiu, se mi avansos, ankaŭ rangaltiĝos je unu grado. Salutu lin de mi… mi ne volas ripeti la hieraŭan adiaŭon… Estos iam plezuro por li, kiam lia patro rakontos al li, ke en la jaro 59 li ĉeestis la famajn italajn venkojn.“
Mi avide aŭskultis lin. Tia parolado plena je konfido trankviligis min. Li ja foriris volonte kaj ĝoje — mia ĉagreno estis do egoista, do malrajtigita — tiu ĉi penso donos al mi la forton ĝin suferi.
Denove frapo al la pordo.
„Estas jam tempo, S-ro superleŭtenanto.“
„Mi estas preta — tuj.“ Li etendis la brakojn. „Nun do, Marta, mia edzino, karulino mia —“ Mi jam estis sur lia brusto. Paroli mi ne kapablis. La vorto „adiaŭ“ ne volis forlasi miajn lipojn — mi sentis, ke dirante tiun vorton, mi perdus mian egalanimecon, kaj mi ne devis malhelpi la trankvilon kaj bonhumoron de lia foriro. La eksplodon de mia doloro mi prokrastis — kvazaŭ specon de rekompenco — ĝis kiam mi estos sola.
Sed nun li ĝin diris, la korŝirantan vorton: „Adiaŭ, mia trezoro, adiaŭ!“ kaj li amplene premis sian buŝon sur mian.
Ni tute ne povis nin malligi el tiu ĉi ĉirkaŭpreno — ĉar ĝi estis la lasta! Jen subite mi sentas kiel liaj lipoj tremetas, lia