brusto konvulsie leviĝas… kaj — min liberigante, li kovras sian vizaĝon per la du manoj kaj laŭte ploregas.
Tio estis tro multe por mi. Mi timis fariĝi freneza. „Arno, Arno“, mi ekkriis ĉirkaŭprenante lin: „Restu, restu!“ Mi sciis, ke mi postulas ion neeblan, tamen mi obstine kriis: „Restu, restu!“
„S-ro superleŭtenanto“, aŭdiĝis ekstere, „urĝegas.“
Ankoraŭ unu kison — la tutlastan — kaj li rapidegis for.
*
Ĉarpion prepari, legi gazetajn raportojn, sur landkarton piki pingloflagetojn, por sekvi la movojn de la du armeoj kaj per ili solvi ŝakproblemojn, kiel: „Aŭstrio komencas kaj matigas per la kvara movo“ ; en la preĝejo fervore preĝi por la amatoj kaj por la venko de la patrujaj armiloj; paroli pri nenio alia ol pri la sciigoj el le milita scenejo: tio nun plenigis mian ekziston kaj tiun de miaj parencoj kaj konatoj. La vivo kun siaj ceteraj interesoj ŝajnis kvazaŭ interrompita dum la daŭro de la militiro; nenio havis gravecon, eĉ preskaŭ realecon, krom la demando „kiel kaj kiam finiĝos la milito.“ Oni manĝadis, oni trinkadis, oni legadis, oni zorgadis pri siaj aferoj; sed ĉio ĉi vere ne valoris — unu afero estis valorega: la telegramoj el Italujo.
Miaj plej grandaj plezuroj kompreneble estis la sciigoj, kiujn mi ricevis de Arno. Ili estis tre mallongaj — la leterskribado neniam estis lia forta eco —; sed tamen ili alportis al mi la plej ĝojigan ateston: viva, nevundita. Bedaŭrinde tiuj ĉi leteroj kaj depeŝoj ne povis alveni tre regule, ĉar la komunikaĵoj estis ofte interrompitaj, aŭ, se ie okazis batalo — la servo de la milita poŝto estis malpermesita.
Se kelkaj tagoj pasis, ne alportante al mi sciigojn de Arno kaj la listo de la mortintoj estis publikigita — kun kia maltrankvilo mi legis la nomojn! La unuan fojon, vidante ke la nomo Arno Dotzky ne troviĝis inter ili, mi kunmetis la manojn kaj diris laŭte: „Mia Dio, mi dankas vin!“ Sed apenaŭ mi estis dirinta la vortojn, kiam ili sonis al mi kiel akra dissonado. Mi reprenis la folion en mian manon kaj ree tralegis la nomaron. Do tial ke Adolf Schmidt kaj Karl Müller kaj multaj aliaj mortis — sed ne Arno Dotzky, mi dankis Dion? Do la sama danko estus prave altigita al ĉielo el la koro de tiuj, kiuj tremis pri Schmidt kaj Müller, se ili estus vidintaj la nomon Dotzky, anstataŭ tiujn nomojn? Kaj kial mia danko estus pli agrabla al Dio ol ilia? Jes — la