„Kiel malkuraĝaj vi estas, vi virinoj! Eĉ vi, kiu ricevis tiel bonajn principojn pri patriotismo kaj honoro — vi estas nun tute senkuraĝa kaj ŝatas vian personan trankvilon pli ol la bonstaton kaj gloron de la lando.“
„Jes, se mi ne tiom amus mian Arno!“
„Amo al edzo — al la familio — tio estas je belega afero… sed ĝi devas veni nur en dua vico.“
„Ĉu ĝi devas?…“
*
La listo de la mortintoj jam prezentis kelkajn nomojn de oficiroj, kiujn mi persone konis, inter aliaj tiun de la filo — la sola — de maljuna sinjorino de mi tre estimata.
Iun tagon mi volis viziti la malfeliĉulinon. Estis por mi malfacila, dolora irado. Ĉu mi kapablus ŝin konsoli? Ne pli ol plori kune kun ŝi. Sed tio estis amdevo — tial mi ekiris.
Alveninte antaŭ la domo de S-ino Ullsmann, mi longe hezitis antaŭ ol mi sonorigis. La lastan fojon, kiam mi tien ĉi venis, estis por gaja dancadeto. La afabla maljuna dommastrino estis tiam mem plena je gajeco: „Marta“, ŝi diris al mi en la daŭro de la vespero, „ni estas la du plej eviindaj virinoj en Wien: vi havas la plej belan edzon, kaj mi la plej bonan filon.“ — Kaj hodiaŭ? Mi ankoraŭ posedas mian edzon… Kiu scias? La bomboj kaj grenadoj tie senĉese flugadas, la ĵus pasinta minuto eble min vidvinigis… Kaj mi komencis plori antaŭ la pordo. — Tio estis ja la plej bona preparado al tia melankolia vizito. Mi sonorigis, neniu venis. Mi duan fojon sonorigis. Ankoraŭ neniu.
Tiam iu montris la kapon el alia pordo: „Vi vane sonorigas, fraŭlino, la loĝejo estas senhoma.“
„Kion vi diras? Ĉu S-ino Ullsmann forlasis sian domon?“
„Transportita en frenezulejon antaŭ tri tagoj.“ Kaj la kapo malaperis malantaŭ la pordo refermita.
Dum kelkaj minutoj mi restis senmova sur la sama loko, kaj antaŭ mia interna okulo montriĝis la scenoj okazintaj ĉi tie. Ĝis kia grado la kompatinda virino suferis, antaŭ ol ŝia sufero fariĝis frenezeco! Kaj mia patro deziris, ke la milito daŭru tridek jarojn — por la bono de la lando… Kiom da patrinoj tiam malesperus en la lando?