Paĝo:The British Esperantist 1914-1915 La Ŝtelita Letero.pdf/6

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

duba. Tiu ĉi oficisto, tamen, estis plene mistifikita, kaj la malproksima fonto de lia maltrafo kuŝas en lia supozo, ke la ministro estas malsaĝulo, ĉar li akiris famon kiel poeto. Ĉiuj malsaĝuloj estas poetoj, tion sentas la Prefekto, kaj li nur estas kulpa pri non distributio medii, kiam li el tio konkludas, ke ĉiuj poetoj estas malsaĝuloj.

— Sed, — mi demandis, — ĉu vere tiu ĉi homo estas la poeto? Mi scias, ke estas du fratoj, kaj ambaŭ akiris famon en la literaturo. La ministro, ŝajnas al mi, klere verkis pri la Kalkulo diferencia. Li estas matematikisto, do ne poeto.

— Vi eraras; mi lin intime konas; li estas ambaŭ. Kiel poeto kaj matematikisto, li konsekvence rezonadas; dum, kiel nura matematikisto, rezonadi li tute ne povus kaj tiel estus en la povo de la Prefekto.

— Tiu via opinio, — mi diris, — mirigas min, ĉar ĝin kontraŭstaras la voĉo de la mondo. Ĉu vi intence ignoras la bone digestitan opinion de la jarcentoj? De longe oni kalkulis la konsekvencemon matematikistan, kiel la eksterdube plej altan pensmanieron.

Oni povas veti, — respondis Dupin, citante el Chamfort, — ke ĉiu ideo publika, ĉiu komune akceptita juĝo, estas malsaĝaĵo, ĉar ĝin favoris la plimulto. Mi konsentas, ke la matematikistoj laŭ sia povo sankciadis la popolan eraron, pri kiu vi aludas; sed ĝin ne faras malpli erara ĝia anonciĝo kiel veraĵo. Kun lerteco, kiu decus al ia pli inda motivo, ili subŝovis en la fakojn de algebro la terminon “analizo.” Tiun ĉi trompon kreis la francoj; sed, se termino estas iel grava, se vortoj iel ricevas valoron el sia taŭgeco, tiam “analizo” rilatas al “algebro” ne pli signife, ol la latina ambitus al “ambicio,” aŭ religio al “religio,” aŭ homines honesti al aro da “honorindaj homoj.”

— Mi vidas, ke vi estas en disputo, — mi diris, — kun iu el la algebristoj en Parizo; tamen daŭrigu.

— Mi malkonfesas la aplikeblon, ankaŭ do la valoron, de ĉia rezonkapablo aparte edukita en formo alia ol la abstrakte logika. Mi precipe malkonfesas la rezonadon rikoltitan el la studado matematika. La matematiko estas la scienco de formo kaj kvanto; mate­matika rezonado estas nur logiko aplikita al observoj pri formo kaj kvanto. La granda eraro loĝas en la supozo, ke eĉ la veraĵoj de la tiel-nomata pura algebro estus abstraktaj aŭ universalaj veraĵoj. Kaj tiu ĉi eraro estas tiel frapanta, ke ĝia ĉie ĝenerala akcepto absolute min mutigas pro miro. Aksiomoj matematikaj nepre ne estas aksiomoj de universala vero. Kio estas vera pri rilato, pri formo kaj kvanto, tio ofte estas absolute malvera en rilato, ekzemple, al la moralo. En tiu ĉi scienco, tre ordinare estas nevere, ke la sumo de ĉiuj partoj egalus al la tuto. Malpraviĝas la aksiomo ankaŭ en la ĥemio, kaj egale laŭ la vidpunkto de motivo. Du motivoj, ĉiu kun konstatita valoro, kunigite ne havas valoron nepre egalan je la sumo de iliaj apartaj valoroj. Multaj aliaj veraĵoj en la matematiko estas veraj nur en la limoj de la rilateco. Sed la matematikisto, pro kutimo, tiras konkludojn el siaj kondiĉaj veraĵoj kvazaŭ ĉi tiuj estus absolute universalaj, kaj tiaj ilin ja opinias la mondo. Pri samspeca fonto de eraro aludas Bryant en sia tre klera verko “Mitologio,” dirante: “Kvankam al la fabloj pajenaj[1] oni jam ne kredas, tamen je ĉiu paŝo ni forgesas, kaj tiras el ili konkludojn, kvazaŭ el realaĵoj.” La algebristoj, tamen, estas mem pajenoj kaj kredas al la “fabloj pajenaj,” do tiras konkludojn, ne pro memorpova glitiĝo, sed pliĝuste pro ia stranga konfuziĝo de la cerbo. Efektive neniam mi renkontis homon nur matematikistan, kiu ne tenus en sankta, tamen eble ne konfesata, kredo la opinion, ke x2 + px absolute kaj senkondiĉe egalas je q. Diru al unu el tiuj ĉi sinjoroj, pro eksperimento, se vi volas, ke ŝajnas al vi, ke povas ekzisti okazoj, kiam x2 + px ne tute precize egalas je q: kiam fine vi sukcesos komprenigi al li la signifon de viaj vortoj, vi senprokraste forsaltu el la trafo de lia pugno, ĉar sendube li ekpenos faligi vin teren.

— Per tio mi volas komprenigi, — daŭrigis Dupin, kiam mi nur ridis je lia lasta parolo, — ke, se la ministro estus nenio pli ol mate­matikisto, tiam al la Prefekto ne estus necese, ke li donis al mi tiun ĉekon. Mi tamen konis la ministron en ambaŭ rilatoj, kiel matematikiston kaj kiel poeton, kaj miajn rimedojn mi taŭgigis al lia kapableco, kun deca rilato al la cirkonstancoj lin ĉirkaŭantaj. Mi konis lin ankaŭ kiel korteganon, kaj kiel maltiman intriganton. Tia homo, mi tiel kalkulis, ne povas ne koni funde la ordinarajn manierojn de la polica agado. Estas neeble, ke li ne antaŭvidus (kaj la faktoj ja pruvis, ke li efek­tive antaŭvidis) la banditan atakon, kiu okazis al li. Li antaŭvidis, kompreneble, tiel mi diris al mi, la sekretan traesploradon de lia domo. Lia ofta forestado nokta el la domo, kion la Prefekto ĝoje kalkulis kiel helpilo al sia sukceso, ŝajnis al mi nur ruzaĵo intenca por faciligi al la polico la traesploron, kaj por tiel peli ilin al la konvinko (kiun efektive G—— fine ricevis) ke la letero ne estas en la domoloko.

  1. Fr., païen; ekl. lat., paganus; ital., pagano; ang., pagan, paynim.