Paĝo:The Esperanto Monthly - Decembro 1919.pdf/3

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Bialystok, la Naskiĝurbo de D-ro Zamenhof.

Bialystok estas konata al ĉiu Esperantisto kiel la naskiĝurbo de la Majstro. La Majstro mem tre ofte en siaj paroladoj kaj leteroj rememoras pri sia “kara urbo de naskiĝo” kaj pri sia patrujo, la “malfeliĉa Litovujo.” Laŭ la propono de la redakcio de The Esperanto Monthly mi prezentas tial al la legantoj la priskribon de Bialystok.

Bialystok kuŝas je 53.08° de norda latitudo kaj 23.09° de okcidenta longitudo laŭ Grinviĉ, 134 metrojn alte super la maro. Ĝi estas grava fervoja punkto, ĉar ĝin trairas diversaj fervojaj linioj: al Varsovio, Grodno, Brest-Litovsk, Vilno. Ĝia nomo signifas “la defluo de la Blanka (Biala).” Tiu “Biala” aŭ “Bielaja” estas malgranda rivereto, trafluanta la mezon de la urbo. La vizitantojn de Bialystok ĉiam mirigas, ke la “Blanka” en efektiveco estas tro “malblanka,” malpura rivereto. Malnova legendo rakontas tamen, ke iam “Biala” estis ankaŭ blanka kaj larĝa rivero, sed ĉar en ĝi dronis la tiama bialystoka princo, tial la princedzino malbenis la Biala’n, ekkriinte: “Ho, rivero Blanka, vi nigriĝu, via elfluo mallarĝiĝu, kiel fingro!” De tiu tempo, laŭ la diroj de la legendo, la rivero nigriĝis kaj mallarĝiĝis, kaj tiel ĝi aspektas ankaŭ nun.

Bialystok estis fondita kiel vilaĝo en la jaro 1320 de la fama fondinto de Vilno, la litova princo Gedimin (regis 1316-1341). En Februaro de la jaro 1386 la litova princo Jagello edziĝis kun la heredantino de la pola trono, Jadviga, kaj akceptinte tial ankaŭ la titolon de “pola reĝo,” kunigis Litovujon kun Polujo. Sed la vilaĝon Bialystok kaj aliajn lokojn li ankoraŭ en la jaro 1384 donacis al sia ribelanta kuzo Vitold (alie nomata Vitovt), kiun li poste en la jaro 1392 nomis “grandprinco de Litovujo.” En la jaro 1401 okazis la kuniĝo de Litovujo kun Polujo, kaj en la jaro 1569 la kuniĝo de tuta Litovujo, Prusojo kaj Latvujo kun Polujo, sekve de kio ankaŭ Bialystok, ekapartenis al Polujo. La lasta reĝo el la idoj de Jagello, Jan Kazimir (1648-1669) donacis en la jaro 1661 la vilaĝon Bialystok kune kun la aliaj ĉirkaŭaj vilaĝoj al la pola duko Stefano Czarnecki (Ĉarnecki) (naskiĝis 1599, mortis 1665), post kies morto ĝin ricevis lia nepo Klemens Branicki. Branicki enloĝiĝis en Bialystok, konstruigis en la jaro 1703 belegan palacon, ekzistantan ĝis nun kaj faris el Bialystok urbon. En 1749, dum la regado de la reĝo Aŭgusto III., ĝi estis oficiale nomita urbo. En la jaro 1771 Branicki mortis kaj la urbon laŭ lia testamento ricevis duko Joaĥimo Potocki, kaj post ties morto la dukoj Felikso kaj Johano Potocki. Dum la tria divido de Polujo en 1795 Bialystok estis enkorpigita en Prusujon, kies reĝo Frideriko Vilhelmo aĉetis ĝin ĉe la dukoj Potocki por 207,970 “taleroj.” De 1795 ĝis 1807 Bialystok restadis sub prusa administrado kaj formis provincon “Nova-Orientprusujo” (“Neu-Ostpreussen”). En la jaro 1807 laŭ la “Tilzita paco,” okazinta en Tilzito (Tilsit) inter Napoleono, Frideriko Vilhelmo kaj la rusa imperiestro Aleksandro I-a la bialystoka regiono estis aligita al Rusujo. En 1812 Bialystok estis nelongtempe okupata de la franca armeo de Napoleono la Granda. La Viena Kongreso de 1815 konfirmis la aligon de Bialystok al Rusujo. De tiu tempo Bialystok formis parton de la “Nord-Okcidenta Regiono,” t.e. Litovujo en la limoj de la Rusa Imperio. Post la komenco de la eŭropa milito ĝin la 26-an de aŭgusto 1915-a okupis la germanoj, adminis-