Paĝo:The Esperanto Monthly - Decembro 1919.pdf/4

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tris ĝin kiel parton de Litovujo, faris el ĝi en la jaro 1917-a administran centron de la milita administrado de Suda Litovujo (“Militaerverwaltung Litauen-Sued”) kaj restis en ĝi ĝis la 19-a de februaro 1919-a. La 19-an de februaro de la jaro 1919 laŭ interkonsento inter la germana okupacia armeo kaj la pola generala ŝtabo la urbon okupis la pola armeo.

Kiel do oni vidas Bialystok dum sia preskaŭ 600 jara ekzistado jam multfoje ŝanĝis sian politikan apartenon. Eĉ nun, kiam estas skribataj ĉi tiuj linioj, la packonferenco ne diris ankoraŭ sian vorton pri Bialystok. Je la packonferenco pretendas je Bialystok Litovujo, Polujo, Blankrusujo kaj lastatempe eĉ la renaskiĝanta Rusujo. Polujo pretendas je Bialystok precipe laŭ historia vidpunkto, Blankrusujo precipe laŭ la etnografia, Litovujo laŭ histori-politika vidpunkto (Litovujo lastatempe konsentis kuniĝi kun Blankrusujo pro la neebleco dividi la loĝatajn de miksita loĝantaro teritoriojn). Grandrusujo, konfirmanta nur la sendependecon de Polujo en ĝiaj antaŭmilitaj limoj, sed ne tiun de aliaj formiĝintaj sur la teritorio de antaŭa rusa imperio regnoj, volus ankaŭ rericevi Bialystok.


granda bazara strato, bialystok.
La sago meze de la strato la finon de Zamenhof-Strato.


La urbo mem havas relative malmulte da eksteraj rememoraĵoj pri la historia kresko de la urbo. Al tiuj malmultaj historiaĵoj apartenas antaŭ ĉio la supre jam menciita “palaco de Branicki,” kiu konsistas el 3 konstruaĵoj, ĉirkaŭitaj de grandega parko. Antaŭe la parko de la palaco estis kunigita ankaŭ kun la nuna “urba arbaro,” kie tiam estis menaĝerio. Eĉ nun tiu urba arbaro estas nomata “zwierzyniec” (“Menaĝerio”). Depost 1841 ĉiuj artobjektoj el la palaco estis forveturigitaj Petersburgon kaj en la palaco mem estis aranĝita “Instituto de Nikolao I. por nobelaj fraŭlinoj,” t.e. fermita edukejo-lernejo por filino de rusaj nobeloj. Dum la germana okupacio 1915-1919 la palacon okupis antaŭe