Paĝo:The Esperanto Monthly - Decembro 1919.pdf/5

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la germana stabo kaj poste la germana milita administrado de la okupita Suda Litovujo. Ankaŭ la nuna “urba ĝardeno” iam estis kunigita kun la palaco de Branicki.

El la aliaj historiaj konstruaĵoj estas notinda la domo je la strato Germana No. 6. Ĝi estas konstruita de itala arĥitekturisto kaj estis dum la vivo de la lasta Branicki verŝajne teatro. En la supra etaĝo de tiu domo estas ankoraŭ nun granda salono kun restoj de galerio. Aliaj famoj diras, ke tie iam estis masona loĝio. Krom tio, tiu domo estas interesa ankaŭ pro tio, ke Napoleono dum sia remarŝo el Moskvo estinte en Bialystok tranoktis en ĝi. Interesa estas ankaŭ la malgranda katolika preĝejo je la sama strato, lignkonstruita jam en 1576 kaj rekonstruita en 1746 de Branicki. Kontraŭ ĉi tiu preĝejo staras la t.n. “germana hotelo,” kiu antaŭe ĝis la jaro 1833 estis virina monaĥejo, pri kio atestas la pendanta ĝis nun murtabelo kun latina surskribo.


strato de zamenhof, bialystok.
Antaŭe Verda Strato, en kiu troviĝas la domo en kiu D-ro Zamenhof naskiĝis.
Speciale fotografita por “The Esperanto Monthly” de W. Szapiro, Bialystok.


Tre originala kaj interesa konstruaĵo estas la “urba turo,” konstruita en la XVIII. jarcento kiel urbodomo kaj servanta delonge ĝis nun al la fajrobrigado. Ĉar en la tempo, kiam tiu turo estis konstruita ne ekzistis ankoraŭ la telefonoj kaj eĉ nun pro la milito la uzado de telefonoj estas preskaŭ neebla, tial la deĵoranta sur la balkono de la turo fajrobrigadisto atente observas la urbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn kaj rimarkinte fumon tuj signalas al la fajrobrigado.

El aliaj konstruaĵoj ni notu ankoraŭ la “realan lernejon,” kiu estas konstruita en 1804 dum la prusa administrado en Bialystok laŭ la ordono de la reĝo Frideriko Vilhelmo III. kaj kiu interesas nin Esperantistojn, pro tio, ke ĝi estas