Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/14

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝin je maniko. — Panon, avino, panon donu. Kaj li denove ekploris.

Eliseo jam volis demandi la maljunulinon, kiarn vilaĝano eniris domon, pasis apud muro kaj volis sidiĝi sur benkon, sed maltrafis kaj falis teren. Kaj li ne komencis sin levi, komencis paroli. Li elparolis pro malfacilega spiregado po unu vorto.

— Malsano, li diras, atakis, kaj ni estas malsataj. Jen li mortas pro malsato, — la vilaĝano montris per la kapo sur infanon kaj ekploris.

Eliseo ekskuis dorsan sakon, liberigis manojn, demetis sakon teren, poste levis ĝin sur benkon kaj komencis malligi. Li malligis, elmetis panon, tranĉilon, detranĉis pecon da pano, donis al la vilaĝano. La vilaĝano ne prenis, sed montris sur la knabon kaj sur la knabinon. Eliseo donis al la knabo. La knabo eksentis panon, sin tiris al ĝi, ekkaptis pecon per ambaŭ manetoj, eniĝis kun tuta nazo en panpecon. La knabino eliris el post forno, fiksis sian rigardon sur pano. Eliseo donis ankaŭ al ŝi. Li detranĉis ankoraŭ pecon kaj donis al la maljunulino. La maljunulino prenis, komencis maĉi. — Estus bone, ŝi diras, alporti akvon. Buŝoj sekiĝis ĉe ili. Mi volis, ŝi diras, hieraŭ aŭ hodiaŭ — mi jam ne memoras — mi volis alporti akvon. Mi eltiris el puto sitelon da akvo, sed mi ne ĝisportis, disverŝis kaj mem falis. Kun granda peno mi alrampis hejmen. Kaj la sitelo restis tie, se iu ne forportis ĝin.

Eliseo demandis, kie estas la puto ĉe ili. La maljunulino respondis. Eliseo ekiris, trovis la sitelon, alpor-